Metropola Parko La Florida

Metropola Parko La FloridaMetropola Parko Florido (hispane Parque Metropolitano La Florida) estas la parko plej grava de la nordokcidento de Bogoto, Kolombio, nome situa en la periferio de la ĉefurbo, specife en la municipo Cota (km 3 survoje Engativá-Cota). Ĝi disponas el area de 200 hektaroj ekipita per sportaj instalaĵoj kiel kurejoj kaj ludejoj por motokroso, futbalo, futsalo, teniso, flugpilkado, korbopilko, rultabulo, sketado kaj deklivoj por ekstremaj sportoj.

Metropola Parko La Florida

LandoKolombio
SituoBogoto
- koordinatoj4° 43′ 47″ N, 74° 9′ 0″ U (mapo)4.729769-74.149894Koordinatoj: 4° 43′ 47″ N, 74° 9′ 0″ U (mapo)

Areo2,67 km² (267 ha)

Malfermo1974

Metropola Parko La Florida (Bogoto)
Metropola Parko La Florida (Bogoto)
DEC
Metropola Parko La Florida
Metropola Parko La Florida
Lokigo de Bogoto en Kolombio
Map
Metropola Parko La Florida
vdr

Estas lago de 16 hektaroj kaj oni disponas el kampadejo kaj el 100 lokoj por kradrostado, manĝejo kaj necesejoj. Krome estas zono por aŭtolasejo. Estas ampleksa vario de |flaŭro, kio inkludas edemiojn de palmoj de Kindio, ciprespinoj, akacioj, kverkoj ktp. Krome estas ankaŭ pedagogia arbidejo. Pro proksimeco al la malsekejo Humedal Jaboque [haBOke], estas alta loĝado de birdoj. Oni identigis totalon de 40 specioj el kiuj 30 estas endemiaj kaj 10 migrantaj kiuj vizitas la parko inter la monatoj septembro kaj aprilo. Ties ampleksaj verdaj zonoj kaj la humidejo etenda en la suda flanko igas ĝin grava akvoallogejo. Ĝi disponas el boatetoj, internaj padoj kaj pontoj el ligno kiu komunikas kun golfludejo (Club de Golf La Florida).

Eksteraj ligiloj redakti