Metropola areo Santandero-Torrelavega
La Metropola areo Santandero-Torrelavega estas metropola areo konsistanta el pluraj municipoj en Kantabrio. Tiuj plej loĝataj estas Santandero (284.962) kaj Torrelavega (114.849).[1] Sume, ĝia tuta loĝantaro en 2012 estis 399.811 homoj, en areo 664,3 km².[2]
Metropola areo Santandero-Torrelavega | |
---|---|
Regiono | |
Lando | Hispanio |
La aglomeraĵo enhavas du ĉefajn urbojn: Santandero kaj Torrelavega. Santandero estas la ĉefurbo de la aŭtonoma komunumo Kantabrio kaj ties serva sektoro estas plej aktiva, kun grava turismo. Torrelavega estas industria urbo kun grava duaranga sektoro kaj ankaŭ kun grava komerco.
La plej gravaj satelitaj municipoj estas Camargo, El Astillero kaj Santa Cruz de Bezana rilate al Santandero; kaj Reocín, Suances, Los Corrales de Buelna kaj Cabezón de la Sal rilate al Torrelavega.
Municipoj apartenantaj al aglomeraĵo redakti
Ekzistas diversaj kriterioj por konsideri municipon apartenanta al aglomeraĵo. Jen oni markas per kursiva tipo tiujn municipojn kies aparteneco estas disputa.
Referencoj redakti
- ↑ Aglomeraĵoj en 2010 laŭ la projekto AUDES5
- ↑ Aglomeraĵoj en 2008 laŭ la projekto AUDES5
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Esploro de la Universitato de Kantabrio pri la aglomeraĵo Santandero-Torrelavega Artikolo en la ĵurnalo El Diario Montañés.