Mezősas [mezOŝaŝ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Berettyóújfalu. La nomo signifas "kampo-aglo", sed laŭ la unua dokumento tio ne estas aglo (hungare sas), sed karekso (sás); karekso kreskas dense en la tuta regiono. Pli poste okazis ortografia misskribo.

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, la plej proksima urbo estas Berettyóújfalu.

La komunumo aperas unuafoje en 1213 en skribitaj dokumentoj. En 1605 ĝi iĝis hajduka setlejo. La turkoj okupis Nagyvárad, sekve la urbeto en 1660 senhomiĝis. La refondiĝo okazis en 1740. En 1919 la rumanoj okupis la regionon. Kolĥozo pri Konkordo formiĝis en 1950.

Vidindaĵo estas kalvinana preĝejo. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kuracejo, poŝto.