Michel Galabru

franca aktoro

Michel GALABRU -plennome Michel Louis Edmond GALABRU- (naskiĝis la  27-an de oktobro 1922(nun 1922-10-27) en Safi, Franca protektorato de Maroko; mortis la 4-an de januaro 2016 en Parizo, Francujo) estis franca aktoro.

Michel Galabru
Persona informo
Michel Galabru
Naskonomo Michel Louis Edmond Galabru
Naskiĝo la  27-an de oktobro 1922(nun 1922-10-27)
en Safi,  Maroko
Morto la 4-an de januaro 2016 (93‑jara)
en Parizo,  Francio
Tombo Tombejo de Montmartre vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Conservatoire national supérieur d'art dramatiqueLycée Saint-Louis-de-Gonzague vd
Familio
Patro Paul Galabru vd
Gefratoj Marc Galabru vd
Edz(in)o Dominique Watrin (1977-)
Infanoj Jean Galabru • Emmanuelle Galabru vd
Profesio
Okupo voĉaktoro • dublaktoro • scenaristo • teatra aktoro • filmaktoro • aktoro • televida aktoro vd
Laborkampo aktorado • teatrofilmo vd
Aktiva dum 1949–2015 vd
Aktorado
Fama rolo ĝendarmo en filma serio pri Ĝendarmoj el Saint Tropez
César
La plej bona aktoro
1977 - Le Juge et l'Assassin
Pluaj premioj
Premio Molière 2008
La plej bona komediisto
2008 - Les Chaussettes-Opus 124
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Filo de profesoro en École nationale des ponts et chaussées (Nacia lernejo de pontoj kaj ŝoseoj), Michel Galabru trapasis grandan parton de sia infaneco en familia domo en Avène (Hérault). Li komence direktis sin al profesio de futbalisto, sed fine turnis sin al profesio de komediisto.

Rekviziciita de "STO" (deviga labor-servo), li estis sendita al Jugoslavio.

Post studoj en jezuita liceo Saint Louis de Gonzague en la 16-a arondismento de Parizo, Michel Galabru komencis sian karieron en Comédie-Française (de 1950 al 1957) antaŭ ol labori por kino, kie li debutis en 1951 per Ma femme, ma vache et moi de Jean-Devaivre. Li poste turnis sin al bulvardaj teatroj antaŭ ol reveni al kino en 1961 per La Guerre des boutons de Yves Robert. Ekde 1964, la sagao de Le Gendarme de Saint-Tropez plene revelaciis lin. Li poste ludis plurajn dramajn rolojn. Li revenis al teatro per La Femme du Boulanger kaj Le Bourgeois gentilhomme. En 1985, li aĉetis teatron Théâtre de Dix-Heures por fari el ĝi startejon por junaj aŭtoroj kaj komediistoj. Li sukcesis ekspluati ĝin dum nur kvar jaroj.

La 28-an de aprilo 2008, la premio Molière 2008 por plej bona komediisto estis atribuita al Michel Galabru, tiam 85-jara, por lia rolo en Les Chaussettes - opus 124.

Filmografio redakti

1948-1959 redakti

1960-1969 redakti

1970-1979 redakti

1980-1989 redakti

1990-1999 redakti

2000-2009 redakti

2010-2015 redakti

Kurtfilmoj redakti

Televido redakti

Teatro redakti

Rekompencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Trois petits tours et puis s'en vont ... Mémoires Autobiografio, 370 paĝoj, Flammarion 2002 kun ilustrita kajero.
  • Pensées, répliques et anecdotes kies citaĵoj entenaj multajn kontraŭ-geedziĝajn diatribojn.
  • Autoportrait d'un Funambule , aŭda biografio produktita de les ateliers de création de Radio France en 1999. Serio realigita de Grégory Choquené kaj elsendita per reto de lokaj radioj de Radio France (fariĝinta France Bleu).

Eksteraj ligiloj redakti