Midrand
Midrand estas grandurbo (pli precize urba areo) en Sud-Afriko, en provinco Ĥaŭtengo, en urbara municipo Johanesburgo.
Midrand | |||
---|---|---|---|
Akvoturo ĉe Midrand
| |||
urbeto | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1682 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 0′ S, 28° 8′ O (mapo)-2628.133333Koordinatoj: 26° 0′ S, 28° 8′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 562 m [+] | ||
Areo | 152,87 km² (15 287 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Midrand [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Koordinatoj: 26° 0′ S, 28° 8′ O (mapo)-2628.133333333333
- Areo: 163 km²
- Loĝantaro: 181.411 (en 2012)
- Supermara alteco: 1601 m
- Horzono: UTC +2 h
Geografio redakti
Midrand situas sur altebenaĵo en norda parto de la lando inter Johanesburgo kaj Pretorio ĉe Centurion. Tembisa troviĝas 10, Johanesburgo 27, Pretorio 30, Soweto 43, Durbano 517, Port Elizabeth 923, Kaburbo 1287 km.
Historio redakti
Ĝis 1998 Midrand estis memstara urbo kun municipo, sed poste ĝi apartenas al urbaro. La grandurbo estas relative moderna, travivis multe da kresko en la lasta jardeko.
Trafiko redakti
Grava ŝoseo trairas Midrand-on el Centurion al Johanesburgo.
Klimato redakti
Midrand havas subtropikan klimaton. En januaro la temperaturo estas averaĝe 26 °C, en junio 16 °C. Junie estas vintro, tiam malofte frostas kaj neĝas. Jare pluvas iomete pli, ol 700 mm, precipe somere pluvas.
Vidindaĵoj redakti
Midrand havas la plej grandan konferencejon en Sud-Afriko. La Nova Partnereco por la Afrika Disvolviĝo (NPAD), la sekretariaroj de la Revizia Mekanismo de la Afrika Unio kaj la Tutafrika Parlamento estas en Midrand.
Fontoj redakti
- Angla Vikipedio
- mapo, distancoj Arkivigite je 2015-05-10 per la retarkivo Wayback Machine
- loĝantaro
- mapo[rompita ligilo]