Michael Dale HUCKABEE (n. la 24-an de aŭgusto, 1955) estas Respublikana eks-guberniestro de la usona subŝtato Arkansaso de 1996 al 2007. La 28-an de januaro, 2007, li oficiale anoncis sian kandidatecon por la usona prezidentelekto en 2008. La 5-an de majo, 2015, li anoncis sian kandidatecon por la prezidentelekto en 2016. La 1-an de februaro 2016, malvenkinte en Iovao, li ĉesigis sian kampanjon.

Mike Huckabee
Persona informo
Mike Huckabee
Naskonomo Michael Dale Huckabee
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1955 (1955-08-24) (68-jaraĝa)
en Espero
Religio Sudusona Baptisma Konvencio vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Santa Rosa Beach vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Ouachita Baptist University • Hope High School vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Mike Huckabee
Familio
Patro Dorsey Wiles Huckabee vd
Patrino Mae Huckabee vd
Edz(in)o Janet Huckabee vd
Infanoj David Huckabee • Sarah Sanders vd
Profesio
Okupo radio-prezentisto • politikistomuzikistoverkisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Huckabee estas verkinto de pluraj libroj, destinita Baptisma predikisto, publika parolisto kaj muzikisto en la rok-bando Capital Offense (Plej Serioza Krimo). En ĉi-tiu bando, li ludas bas-gitaron. Li estas konata ankaŭ pro la malgrasiĝo je 110 funtoj (55 kilogramoj) tre rapide kaj posta proparolado de sana vivmaniero. Li kaj lia edzino, Janet, havas tri plenkreskajn infanojn: John Mark, David, kaj Sarah.

Politike, Huckabee estas dekstraflanka kaj sociale kaj ekonomie. Li estas politike konata pro sia subteno al la impostpropono FairTax. Tamen, malgraŭ sia sociala kaj ekonomia konservativismo, li estas nepopulara al certaj flankoj en la respublikana partio, speciale la kontraŭ-imposta grupo Club for Growth ("Klubo por Kresko"), kiu pagis por pluraj reklamoj kontraŭ li.