Miklós Gafni [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gafni Miklós estis hungara-usona operkantisto (tenoro), entreprenisto. Lia origina familia nomo estis Weinstock, baldaŭ li prenis la nomon al Vári, fine Gafni.

Miklós Gafni
Persona informo
Naskonomo Weinstock Miklós
Naskiĝo 28-an de majo 1923 (1923-05-28)
en Tiszacsege
Morto 8-an de marto 1981 (1981-03-08) (57-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Miklós Weinstock[1] naskiĝis la 28-an de majo 1923 en Tiszacsege, li mortis la 8-an de marto 1981 en Novjorko.

Biografio redakti

Miklós Gafni devenis el juda familio. Li atingis la unuan lokon en kantokonkurso en 1942, sed pro la kontraŭjudaj leĝoj li ricevis rolojn nur en teatrejo antaŭ juda publiko. Li estis ankaŭ trudlaboristo, poste li estis deportita al Mauthausen. En 1945 li debutis en Budapeŝta Reĝa Operejo, krome en Romo li prenis lecionojn de Riccardo Stracciarina, Aureliano Pertile kaj Beniamino Gigli. Li akceptis la inviton al Usono, kie li kantis en Carnegie Hall (1949), poste li apartenis al Metropola Operejo, krome li faris koncertojn tutmonde (ankaŭ en Budapeŝto). Reveninta al Usono li forlasis la kantadon kaj li estis entreprenisto. Li edziĝis dufoje, ambaŭ edzinoj naskis unufoje.

Lia repertuaro (elekto) redakti

Liaj filmoj redakti

  • A Voice Is Born (dokumenta filmo, 1949)
  • The Golden Cage (1958)

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti