Miklós Németh
NÉMETH Miklós (naskiĝis la 24-an de januaro 1948 en Monok) estas hungara politikisto kaj ekonomikisto. Li estis ĉefministro de 1988 ĝis 1990.
Miklós Németh | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Németh Miklós | |||||
Naskiĝo | 24-an de januaro 1948 (76-jaraĝa) en Monok | ||||
Lingvoj | hungara • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Harvard • Universitato Corvinus de Budapeŝto vd | ||||
Partio | Hungara Socialista Laborista Partio • Hungara Socialista Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • ekonomikisto vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
De 1966 ĝis 1971 li studis en la Ekonomia Universitato Karl Marks. Poste li eklaboris tie kiel aspiranto, asistanto kaj ĉrfasistanto (1971-1977). De 1974 ĝis 1975 li ricevis IREX-stipendion por la Universitato Harvard.
De 1977 ĝis 1981 li estis vic-sekciestro en la Tutlanda Planoficejo. De 1981 ĝis 1987 li postenis en la ekonomia sekcio de la Centra Komitato (CK) de Hungara Socialista Laborista Partio (kunlaboranto, vic-sekciestro, sekciestro). De 1987 ĝis 1988 li estis sekretario pri ekonomio en CK. De 1988 ĝis 1990 li estis ĉefministro, de 1988 ĝis 1991 parlamentano.
De 1991 ĝis 2000 li estis vic-prezidanto de EBRD.