Minglanilla (Filipinoj)

Minglanilla - tagaloge Bayan ng Minglanilla - estas kvinaklasa urbego (municipo) en Filipinoj, en insulo Cebu, en regiono Centraj Bisajoj, en provinco Cebuo. Minglanilla konsistas el 19 distriktoj kaj apartenas al la Cebua urbaro. La loknomo venis de la samnoma municipo Minglanilla en Hispanio.

Larĝa panoramo pri vendejoj en Minglanilla
Larĝa panoramo pri vendejoj en Minglanilla
Minglanilla
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 6046
Demografio
Loĝantaro 151 002  (2020) [+]
Loĝdenso 2 302 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 15′ N, 123° 48′ O (mapo)10.24498123.7964Koordinatoj: 10° 15′ N, 123° 48′ O (mapo) [+]
Alto 64 m [+]
Areo 65,6 km² (6 560 ha) [+]
Minglanilla (Filipinoj)
Minglanilla (Filipinoj)
DEC
Minglanilla
Minglanilla
Situo de Minglanilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Minglanilla, Cebu [+]
vdr
Vojo en Minglanilla

Geografio redakti

Minglanilla kuŝas en la meza parto de la insulo laŭ la orienta marbordo [1]. Talisay (Cebu) troviĝas nur 5 (praktike ili kontaktiĝas), provinca kaj regiona sidejo Cebuurbo 15, Lapu-Lapu 20, Carcar kaj Toledo (Filipinoj) po 23, Dabao 406, General Santos 484, ĉefurbo Manilo 571, Kezonurbo 576, Laoag 952 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Minglanilla estis fondita en 1858 fare de hispana pastro, tamen pli frue jam ekzistis tie malgranda komunumo Buat. Minglanilla suferis multe dum la filipina revolucio (1896-1898) kiam ribelantoj bruligis la municipan konstruaĵon kaj prirabis multajn domojn. Usono havis la areon inter 1898-1946, sed inter 1942-1945 la japanoj regis. En 1942 la japanoj faris detruojn, kiel reprezalio pro partizanoj. En la 2000-aj jaroj Minglanilla atingis la internacian klasifikadon urbego (pli, ol cent mil).

Ekonomio redakti

Minglanilla estas ĉefe loĝurbo, ĉar la loĝantoj navedas al Cebuurbo por labori. Pli frue la ĉefa industrio estis la agrikulturo. Tamen, ekde la 2000-aj jaroj la ekonomio parte ŝanĝiĝis al serva ekonomio. La plej menciindaj estas amuzparko kaj industria parko.

Religio redakti

Minglanilla havas romkatolikan plimultan loĝantaron kaj malplimultajn protestantajn kaj ne-kristanajn minoritatojn.

Trafiko redakti

Minglanilla estas atingebla voje per la marborda vojo ambauxflanke. Spite la marbordon fonto ne mencias havenon.

Klimato redakti

La klimato de Minglanilla estas klasifikita kiel tropika pluvarbara klimato. Jare pluvas 1639 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter junio-oktobro pli ofte pluvas. La temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans