Ministerio pri enlandaj aferoj (Francio)

La ministerio pri enlandaj aŭ internaj aferoj[2] estas la ministeria servo de la franca registaro tradicie responsa pri enlanda sekureco, teritoria administrado kaj publikaj liberecoj.

Ministerio pri enlandaj aferoj
Ministère de l’Intérieur
ministerio de Francio • ministerio pri internaj aferoj • organizaĵo
Komenco 1790
Geografia situo 48° 52′ 19″ N, 2° 19′ 1″ O (mapo)48.8719062.316868Koordinatoj: 48° 52′ 19″ N, 2° 19′ 1″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo Palaco de Beauvau
Placo Beauvau, Parizo, 8-a arondismento
(ekde 1861)
Ministère de l’Intérieur (Parizo)
Ministère de l’Intérieur (Parizo)
DEC
Ministère de l’Intérieur
Ministère de l’Intérieur
Map
Ministerio pri enlandaj aferoj
Tipo ministerio (enlandaj aferoj)
Ĉefestro(j) Gérald Darmanin vd
Estr(ar)o Manuel Valls
elstaruloj Joseph Fouché
Georges Clemenceau
François Mitterrand
Roger Frey
Raymond Marcellin
Gaston Defferre
Charles Pasqua
Jean-Louis Debré
Jean-Pierre Chevènement
Nicolas Sarkozy
Dominique de Villepin
Michèle Alliot-Marie
Manuel Valls
Buĝeto 24,2 miliardoj da eŭroj (por 2011)
Dungitaro 277 008 (2013)[1]
Filioj Nacia Ĝendarmaro de Francio • Institut National de Police Scientifique • General Directorate of Local Authorities • Direkcio Ĝenerala de la Sekureco Interna • Institut des hautes études du ministère de l'Intérieur • Ministries of Worship vd
Retejo http://www.interieur.gouv.fr/
Twitter http://twitter.com/place_beauvau
Jura formo ministerio de Francio
vdr
Ministerio pri enlandaj aferoj
ministerio de Francio • ministerio pri internaj aferoj • organizaĵo vd
Dum 7-a de aŭgusto 1790 - nekonata/nuntempe
Jura formo ministerio de Francio
Ĉefestro(j) Gérald Darmanin vd
Sidejo Hôtel de Beauvau
Lando Francio
Dungitoj 250 000
filiaj kompanioj Nacia Ĝendarmaro de Francio • Institut National de Police Scientifique • General Directorate of Local Authorities • Direkcio Ĝenerala de la Sekureco Interna • Institut des hautes études du ministère de l'Intérieur • Ministries of Worship vd
Partoprenanta Sécurité civile • Directorate General of National Police • Direkcio Ĝenerala de la Sekureco Interna • Ĝenerala Direktejo de la Nacia Ĝendarmaro • Q56070765 • General Directorate of Local Authorities • Q58480928Q59260320Q3151628 vd
TTT Oficiala retejo
vdr

De du jarcentoj, la ministerio pri enlandaj aferoj estas en la centro de la franca administracio : li certigas sur la tuta teritorio la tenon kaj koherecon de la enlandaj institucioj. Ĝia organizado, ĝiaj homaj kaj ilaraj rimedoj konsistigas la preferatan ilon de la ŝtato por garantii al la civitanoj la uzeblecon de la rajtoj, devoj kaj liberecoj reasertitaj en la konstitucio de la Respubliko.

Loĝanta en la palaco Beauvau, en la 8-a arondismento de Parizo, je kelkaj paŝoj de la prezidanta palaco Elizeo, ĝi estas kromnomata, pro metonimio, « la Place Beauvau » (IFA: plas bovo).

Ekde la 16-a de majo 2012, la ministro pri enlandaj aferoj estas Manuel Valls, en la dua registaro de Jean-Marc Ayrault.

Historio redakti

 
La pordego de la palaco Beauvau
 
La enirejo de la ministerio, per la strato des Saussaies

Komisioj kaj atribuoj redakti

Ĝenerale redakti

 
Piedira patrolo de policanoj.
 
Veturilo de la nacia polico

De du jarcentoj, la ministerio pri enlandaj aferoj estas en la centro de la franca administracio : ĝi certigas sur la tuta teritorio la tenon kaj koherecon de la enlandaj institucioj.

Jen la kvin ĉefaj komisioj de la ministerio pri enlandaj aferoj :

  • certigi la reprezentadon kaj la daŭrecon de la ŝtato sur la tuta nacia teritorio ;
  • prilabori kaj obeigi la regulojn, kiuj garantias al la civitanoj uzeblecon de la publikaj liberecoj, aparte per universala voĉdonado ;
  • certiĝi pri la lokaj liberecoj kaj la kompetentecoj de la teritoriaj kolektivumoj enkadre de la malcentralizo ;
  • garantii la justecon de la publikaj institucioj kaj la sekurecon de la personoj kaj havaĵoj;
  • protekti la loĝantaron kontraŭ ĉiuspecaj riskoj kaj plagoj kaj kontraŭ konsekvencoj de okazebla konflikto.

Kiel en ĉiuj francaj ministerioj, por plenumi tiujn komisiojn, la ministro pri enlandaj aferoj, kaj kun ĝi la prezidanto de la Respubliko kaj la ĉefministro, prilaboras kaj decidas pri la celoj de la ministerio. Poste la centra administracio transformas tiujn politikajn celojn en jurajn regulojn, tio estas aplikeblaj kaj konkretaj. Fine, la teritoria administracio respondecas pri la efektivigo de tiuj reguloj. Fronta al la realaĵoj de la franca socio plej proksime al la civitanoj, ĝia agado, pli ol tiu de la aliaj ministerioj, atestas pri la malcentralizaj klopodoj farataj de la ŝtato.

Nunaj redakti

De majo 2012, la ministro pri enlandaj aferoj estas komisiita prepari kaj efektivigi la politikon de la registaro pri enlanda sekureco, publikaj liberecoj, vetursekureco, teritoria administracio de la ŝtato, enmigrado kaj azilo. Kun la ministro pri ŝtatreformo, malcentralizo kaj ŝtatoficistaro, kaj li preparas kaj efektivigas la registaran politikon pri teritoriaj kolektivumoj. Sen surpaŝi la atribuojn de la ministro komisiita pri eksteraj aferoj, ĝi estas komisiita pri la organizado de la balotoj. Plie, ĝi estas komisiita kunordigi la agadon pri preventado de deliktoj kaj batalo kontraŭ narkotaĵŝakrado[3].

Organizado redakti

Kiel la aliaj francaj ministerioj, la ministerio pri enlandaj aferoj estas partigita en centra administracio situanta en Parizo kaj teritoria administracio ĉeestanta sur la tuta nacia teritorio. La organizado de la centra administracio estas difinita per la dekreto n° 85-1057 de la 2-a de oktobro 1985, multe modifita poste.

Ministro redakti

De sia fondiĝo, la ministerio pri enlandaj aferoj vidis multajn ministrojn, pli malpli gravajn. La palaco Beauvau estis la loĝejo de Jacques Chirac, kiu restis dum mallonga tempo, en 1974, iom antaŭ la morto de prezidanto Pompidou ; Charles Pasqua, kiu dufoje estis tiu ministro ; Nicolas Sarkozy, kaj Michèle Alliot-Marie, kiu estis la unua virino nomumita al tiu ofico.

En la dua registaro de Jean-Marc Ayrault, Manuel Valls estas ministro pri enlandaj aferoj[4].

Centra administracio redakti

 
Interveno de fajrobrigadanoj.

De majo 2012, la ministro aŭtoritatas super[5] :

  • la ĝenerala sekretariejo de la ministerio, estrata de la ĝenerala sekretario kaj alta ŝtatoficisto pri defendo kaj sekureco de la ministerio, konsistanta el direkcioj kaj servoj komisiitaj helpi la aliajn servojn de la ministerio, aŭ per administraciaj komisioj (buĝeto, homaj rimedoj, konstruaĵaro, jura konsilado...), aŭ per transversaj komisioj kaj ĝi kuratoras iujn administrajn publikajn instituciojn (franclingve "établissements publics administratifs" aŭ EPA) :
    • la direkcio pri modernigo kaj teritoria agado,
    • la direkcio pri homaj rimedoj,
    • la direkcio pri taksado de la efektivigo, financaj kaj konstruaj aferoj,
    • la direkcio pri komputadaj kaj komunikaj sistemoj,
    • la servo de la alta ŝtatoficisto pri defendo,
    • la delegacio pri informado kaj komunikado;
  • la ĝenerala direkcio pri lokaj kolektivumoj ;
  • la ĝenerala direkcio de la Nacia Polico :
    • la direkcio pri rimedoj kaj kompetentecoj de la nacia polico,
    • la ĝenerala inspektado pri nacia polico,
    • la centra direkcio pri juĝa polico,
    • la centra direkcio pri enlanda spionado,
    • la centra direkcio pri publika sekureco,
    • la centra direkcio pri landlima polico,
    • la centra direkcio pri la respublikaj rotoj pri sekureco,
    • le servo pri protektado de altranguloj;
  • la ĝenerala direkcio de la Nacia Ĝendarmaro:
    • la direkcio pri operacoj kaj dungado,
    • la direkcio pri militaj dungitoj de la nacia ĝendarmaro,
    • la ĝenerala inspektado de la nacia ĝendarmaro ;
  • la direkcio pri subtenoj kaj financoj,
  • la direkcio pri publikaj liberecoj kaj juraj aferoj ;
  • la ĝenerala direkcio pri civila sekureco kaj krizregado ;
  • la ĝenerala direkcio pri lokaj kolektivumoj (kun la ministro pri ŝtatreformo, malcentralizo kaj ŝtatoficistaro).

Teritoria administracio redakti

Por plenumi siajn komisiojn, la ministerio pri enlandaj aferoj estas helpata per reto da prefektejoj (regionaj kaj departementaj) kaj per subprefektejoj sur la tuta franca teritorio. Estas ankaŭ la policejoj, la ĝendarmaj brigadoj, la servoj pri civila sekureco...

Dungitaro redakti

La dungitaro de la ministerio pri enlandaj aferoj konsistas en 2013 el pli ol 250 000 personoj, ŝtatoficistoj kaj militistoj. Ili estas lokitaj tiel :

  • centra administracio : 6000 ŝtatoficistoj ;
  • teritoria administracio : 28000 ŝtatoficistoj ;
  • Nacia Polico : 130 000 ŝtatoficistoj ;
  • Nacia Ĝendarmaro : 98 155 militistoj ;
  • civila sekureco : 3000 ŝtatoficistoj kaj militistoj.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. (PDF) Dungitaro en 2013 de la ministerio sur la retpaĝoj de "www.performance-publique.gouv.fr"
  2. Sur la oficiala gazeto de la franca Respubliko estas uzata ministère de l’intérieur, sen majusklo.
  3. Dekreto n° 2012-771 de la 24-a de majo 2012, artikolo 1
  4. JORF, n° HRŬ1226941D, dekreto de la 21-a de junio 2012 pri la konsisto de la registaro
  5. Dekreto n° 85-1057, artikoloj 1, 3, 5, 5bis kaj dekreto n° 2012-771, artikolo 4
Historio de la ministerio pri enlandaj aferoj de 1790 ĝis nun ...

Aneksaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti