Minoritana preĝejo (Vieno)

Minoritana preĝejo (germane Minoritenkirche en Vieno (Aŭstrio) staras ĉe la samnoma placo. Ĝi ricevis sian nomon pro la katolika monaĥa ordeno de Minoritanoj, origine branĉo de tiu franciskana[1]. Ekde la 29-a de junio 2021 ĝin posedas la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a (FSSPX).[2][3]

Minoritana preĝejo
germane Minoritenkirche
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Aŭstrio
Municipo Vieno

Geografia situo

48° 12′ 34″ N, 16° 21′ 49″ O (mapo)48.209416.3636Koordinatoj: 48° 12′ 34″ N, 16° 21′ 49″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Romkatolika Eklezio
diocezo Romkatolika ĉefepiskopujo de Vieno
asocio Minoritanoj
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Jacobus Parisiensis
Konstrustilo gotiko
Tipo de konstruaĵo preĝejo
Konstruado 1276–1350
Specifo
Longo 45
Larĝo 35
Alto 54
Mapo
Minoritana preĝejo (Vieno) (Vieno)
Minoritana preĝejo (Vieno) (Vieno)
DEC

Map

Ligiloj
Vikimedia Komunejo Komunejo pri Minoritana preĝejo
vdr

Historio redakti

En la malfrua mezepoko ekonomiaj kaj sociaj cirkonstancoj grave ŝanĝiĝs. Aperis antaŭurboj, kies mizeraj loĝantoj malmulte zorgis pri sia spirita vivo. Do parto de la franciskanoj decidis ke jam tempas forlasi komfortan kamparan solejon kaj iri tien, kie la homoj vere bezonas ilian helpon. Tiel en 1224 ili aperis en Vieno. En 1250 papo Inocento la 4-a donis al ili pro tiu debranĉiĝo statuson de “pli malgrandaj fratoj” (fratres minores). Ekde fina splitiĝo de la ordeno en 1517 ili nomiĝas Fratres Minores Conventuales[1].

Tiu ĉi francgotika preĝejo, oficiale nomata la Itala Nacia preĝejo de Maria de la Neĝoj, estis konstruita ekde 1276 ĝis 1350. Rimarkindas ĝia specifa sonorilturo kun plata tegmento. Ĝia origina formo estis detruita dum la Unua Aŭstra-Turka milito. Oni restarigis ĝin, sed post plia detruo dum la Dua Aŭstra-Turka milito lasis ĝin esti kiel nun[1].

Post kiam en 1782 imperiestro Jozefo la 2-a donacis ĝin al la italoj, tiuj rebaptis ĝin honore al apuda kapelo de Santa Maria Maggiore, poste detruita[1].

Apud la enirejo staras statuo de Sankta Francisko el Asizo, predikanta al ĉiaspecaj bestoj, kiuj aŭskulteme premiĝis al li[1].

Ene troviĝas kopiaĵo de la Lasta Vespermanĝo, senmorta verko de Leonardo da Vinci, rekreita en la origina grandeco (9,18 x 4,47 m) laŭ ordono de Napoleono Bonaparte, sed jam kiel mozaiko. Ĝi pezas 20 tunojn[1].

La preĝejo estas bildigita en la plej fama pentraĵo de Adolfo Hitlero[1].

Proksime sur la sama placo staras monumento honore al la aŭstria politikisto Leopold Figl[1].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 Stanislavo Belov (2018-06-17) Vieno: morna preĝejo kaj bela promenejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-16. Alirita 2019-02-16.
  2. "Wien: Eine Kirche für die SFFPX!". Arkivita el la originalo je 2021-09-01. Alirita 2021-09-11.
  3. "Noch einmal Minoritenkirche". Arkivita el la originalo je 2021-09-01. Alirita 2021-09-11.