Momčilo Tapavica [momĉilo], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj tiama ortografio Tapavicza Momcsilló, serbe Момчило Тапавица estis hungaria serba arkitekto, sportisto (tenisisto, luktisto, halterlevisto), olimpiano.

Momčilo Tapavica
Momčilo Tapavica
Momčilo Tapavica
Persona informo
Naskiĝo la  14-an de oktobro 1872(nun 1872-10-14)
en Hungario Nádalja (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 10-an de januaro 1949
en Jugoslavio Pula (Jugoslavio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tenisisto • halterlevisto • arkitekto
vdr

Momčilo Tapavica[1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1872 en Nádalja (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempe en Serbio, li mortis la 10-an de januaro 1949 en Pula (Jugoslavio, nun en Kroatio).

Konstruaĵo en Novi Sad fare de Tapavica
Kastelo en Kulpin rekonstruita de Tapavica

Biografio redakti

Momčilo Tapavica maturiĝis en Újvidék. En 1891 li translokiĝis al Budapeŝto kaj akiris arkitekturan diplomon helpe de serba stipendio. Dum lernado li ankaŭ sportadis, li ofte gajnis en pluraj sportobranĉoj, ekzemple eĉ en atletiko. Li partoprenis en Somera Olimpiko 1896 en la hungara teamo, kie li gajnis la bronzan medalon en la unuopa teniso, krome li atingis malpli gravajn lokojn en halterlevo kaj luktado. En Somera Olimpiko 1912 li partoprenis en la neoficiala serba teamo. Krom la sporta kariero Tapavica estis bonkonata arkitekto. En 1908 li edziĝis kaj revenis al Újvidék, iam poste li ricevis inviton al Montenegro. Komence de la 1-a mondmilito Tapavica vojaĝis tra Romo kaj Laŭzano al Maroko, kie li aliĝis al la franca Fremdula Legio. Li estis amiko de Francisco Franco. Post la milito li revenis al Novi Sad (jam serba), kie li faris arkitekturajn taskojn. En 1948 li moviĝis al Poreč, kie li partoprenis en la postmilitaj rekonstuoj. En Montenegro li estis ministro pri trafiko.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

Memorigiloj redakti

  • busto en Novi Sad (2020)
  • strato en Novi Sad
  • memortabulo en Herceg Novi
  • busto en Herceg Novi (1999)

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti