Monaĥejo de Rueda

La Monaĥejo de Rueda, en hispana oficiale Monasterio de Nuestra Señora de Rueda, estas monaĥejo apartenanta al la Ordeno de Cistercianoj en Sástago, en la komarko Ribera Baja del Ebro, Provinco Zaragozo, regiono Aragono, Hispanio. Ĝi estas je 74 km de Zaragozo, en direkto al Castellón. Ĝi staras borde de la rivero Ebro, antaŭ la urbeto Escatrón, sed ene de la municipa teritorio de Sástago.

Monaĥejo de Rueda.

Ĝi estis kreita en la 12-a jarcento. En 1182 la reĝo Alfonso la 2-a donis al la monaĥoj la loĝlokon kaj kastelon de Escatrón, por ke ili konstruu kolonion laŭ sia kutimo. Konstruado pluis ĝis la fino de la 14-a kaj komenco de la 15-a jarcentoj. Tiam jam estis kompletigita la mezepoka komplekso.

Mudeĥara turo kaj klostro.

En la 16-a kaj la 17-a jarcentoj konstruiĝis la aktuala monumenta placo, kie elstaras la herera portikaro kiu konektas la novan Abatpalacon kun la mezepoka komplekso. Post jardekoj, malantaŭ la klostro oni konstruis la grandan navon de la novaj dormejoj kaj novicejon, aktuale preskaŭ ruina. Gravas la vorkoj de hidraulika infrastrukturo, nome azudo, akvorado por plialtigi akvon de la rivero ĝis gotikeca akvedukto, parte videbla kaj parte subtera, kiu disdonas akvon tra la monaĥja komplekso.

Je la desamortización de Mendizábal de la dekretoj de 1836 kaj 1837, la havaĵoj de la monaĥejo estis uzitaj por agrikultura laboro, la arta heredo disiĝis kaj granda parto malaperis aŭ detruiĝis.

Fasado de la Monaĥejo de Rueda.

Eksteraj ligiloj redakti