Monda Tago de Siberiano

Monda Tago de Siberiano (pole: Światowy Dzień Sybiraka – kunveno de siberianoj okazanta ĉiujare la 17-an de septembro, datrevene de la soveta invado en Pollandon. La unua monda Tago okazis en 2004.

Historio redakti

De 1991 estas organizata de la Asocio de Siberianoj, pola organizaĵo grupiganta estintajn ekziligitojn, Tago de Siberiano. Jaro 1993 estis proklamita la Jaro de Siberiano.

En 2013 Pola Sejmo estigis la tagon de la 17-a de septembro Tago de Siberiano. Oni voĉdonis unuanime. ("Monitor Polski" el 2013, pozicio 815).

Kunveno de siberianoj redakti

Ĉiujare siberianoj el la tuta mondo renkontiĝas unue en Gdańsk apud monumento de la Golgoto de Oriento sur Łostowicki-Tombejo en Gdańsk, kaj poste translokiĝas al vilaĝo Szymbark en Kaŝubio. Dum renkontiĝoj de la komenco partoprenas ĉiufoje pli ol 5 mil personoj.

Celo

La plej grava en tiu ĉi tago estas rememorigado de la veraj sortoj de ekziligitoj, ilia registrado de la vivantaj personoj kaj plua transdono.

Celebrado

La tereno, sur kiu okazas la monda Tago de Siberianoj apartenas al la Centro de Edukado kaj Promocio de la Regiono en Szymbark (CEPR). La loko eksterordinare montras historiojn de siberianoj. Oni povas tie rigardi: Domon de Siberiano alveturigita de Siberio (konstruata ĉ. 1765), trajnon, en kiu oni deportis polojn ekziligen dum la dua mondmilito, replikon de gulago, preĝejon alvoke de sankta Rafał Kalinowski en kiu troviĝas pluraj memoraĵoj donacitaj de siberianoj.

De 2006 artistoj prezentas spektaklojn dediĉitajn al la temaro de forveturigo de poloj orienten. Ĉiuj scenaroj baziĝas sur aŭtentaj travivaĵoj de ekziligitoj.

De 2007 la Asocio de Siberianoj atribuas premion "Ambasadoro de Siberianoj" por homoj de la arto. La premio estas danko pro firmigo, pere de arto, en la homa memoro de la tragikaj sortoj de siberianoj.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti