Morteau
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Morteau (stacidomo). |
Morteau estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Doubs, en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo (france Bourgogne-Franche-Comté, prononco [burgonj frãŝkõte]). Fine de 2021 en la komunumo vivis 6 867 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Pontarlier (france arrondissement de Pontarlier), la centra kaj suda parto de la departemento, kaj estas la centro de samnoma kantono Morteau.
Morteau | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | ||||
Departemento | Doubs | ||||
Arondismento | Pontarlier | ||||
Kantono | Morteau | ||||
| |||||
INSEE kodo | 25411 [+] | ||||
Poŝtkodo | 25500 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 6 867 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 487 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 3′ N, 6° 36′ O (mapo)47.0580555555566.6061111111111Koordinatoj: 47° 3′ N, 6° 36′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 14,11 km² (1 411 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Morteau [+] | |||||
Geografio redakti
La urbo situas apud la rivero Doubs. En Morteau la valo de Doubs estas larĝa kaj la rivero fluas trankvile. La nomo Morteau signifas malviva akvo.
Ekonomio redakti
Tie oni fabrikas kolbasojn[1] kaj horloĝojn [2].
Nun la plej grava firmao estas Fabi Automobile S.A.S [3] kiu fabrikas partojn da aŭtomobilo.
La komunumo enhavas tri lokojn por alpa skiado.
Historio redakti
La unua dokumenta mencio de Morteau datiĝas el la jaro 1105. Tiam monaĥoj de la abatejo de Klunizo kultivebligis la valon.
En 1639 dum la tridekjara milito, svedoj detruis la urbon.
En 1678 poste la traktato de Nijmegen la urbo iĝis franca.
Vidindaĵoj redakti
Esperanta vivo redakti
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 1 voĉdonon (0,06 % de voĉoj) en 2004, 4 voĉdonojn (0,23 % de voĉoj) en 2009 kaj 9 voĉdonojn (0,52 % de voĉoj) en 2014.
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ Kolbasoj de Morteau
- ↑ Pequignet
- ↑ Fabi firmao. Arkivita el la originalo je 2012-07-13. Alirita 2012-08-18.
Partneraj urboj redakti
- Vöhrenbach en Germanio ekde 1973