Muzeo pri ĝardenaj nanoj

muzeo en Germanio
w1

La Muzeo pri ĝardenaj nanoj (germane: Gartenzwergmuseum) troviĝas en Gräfenroda, Germanio, en la vilaĝocentro (Ohrdrufer Straße nr 1).

Muzeo pri ĝardenaj nanoj
muzeo
Lando Germanio vd
Situo Gräfenroda
Koordinatoj 50° 44′ 57″ N, 10° 48′ 44″ O (mapo)50.749057310.8121031Koordinatoj: 50° 44′ 57″ N, 10° 48′ 44″ O (mapo)
Map
Muzeo pri ĝardenaj nanoj
vdr
Gartenzwergmuseum Gräfenroda

Historio produkta redakti

La produktado de ĝardenaj nanoj havas longan tradicion en Gräfenroda. La fondinto de respektiva manufakturo Philipp Griebel finis la trejnadon de porcelanisto. Poste li lernis ĉe la bestokap-remburisto Heinrich Dornheim en Gräfenroda la metion de bestokapmodlisto. Jam en la jaro de la sukcesega pasigo de la fina ekzameno, en 1874, Griebel fondis propran firmaon kaj en la jaroj 1880-90 li, kune kun aliaj modlistoj, evoluigis la gräfenroda-an ĝardenan nanon.

Post la morto de Giebel (1893) la entrepreno restis sub familia ŝirmo (nuntempe la 4-a generacio). Jam ekde 1884 la turingia ĝardena nano troviĝis ĉe la Foiro de Lepsiko. Dum la Unua mondmilito oni intertempe ĉesigis la fabrikadon sed postmilite oni kun ferva elano reproduktis. En 1948 la nanofarado malpermesitis. Tamen oni poste remalfermis la entreprenon kaj en 1960 oni havis jam 18 kunlaborantojn. En 1972 la entrepreno ŝtatigitis kaj iĝis popolproprieta entrepreno post kunfandiĝo de la firmao Balzer & Bock, nomite VEB Terrakotta. La 1-an de aprilo 1990 Reinhard Griebel decidis privatekonomian rekomencon sur la malnova firmaogrundo.

Muzeo redakti

En 1994 malfermitis la Saloneto de la nanoj. Ekde majo 1997 ekzistas ĉe la tradicia produktadoloko vera muzeo pri la historio de la ĝardenaj nanoj. Tie ĉi la vizitantoj povas sekvi la evoluojn de la gräfenroda-aj modeloj tra bestaj, bestkapaj, fabelfiguraj ĝis la aŭtentika ĝardena nano. Alia liberaera muzeo pri tiaj nanoj troviĝas en Brotterode-Trusetal rekte ĉe Trusetal-akvofalo.

Eksteraj ligiloj redakti