Muzeo pri ludiloj de GDR (Ilmenau)

muzeo en Germanio
w1

La Muzeo pri ludiloj de GDR (germane: DDR-Spielzeugmuseum) troviĝis en Ilmenau kaj estis siaspece la plej granda kolekto kun pli ol 5000 elmontritaĵoj. En somero 2015 ĝi estis fermita. Ĝia kolekto verŝajne translokiĝos al Berlino.

Muzeo pri ludiloj de GDR
Muzeo pri ludiloj
Lando Germanio vd
Situo Ilmenau
Koordinatoj 50° 41′ 29″ N, 10° 54′ 54″ O (mapo)50.691410.91495Koordinatoj: 50° 41′ 29″ N, 10° 54′ 54″ O (mapo)
Map
Muzeo pri ludiloj de GDR
Retpaĝo http://www.spielzeugstrasse.de/project/ilmenau-ddr-spielzeugmuseum/
vdr
Enirejo al la muzeo.
Kontrolo de kvalito de ludiloj, 1989.

Markoj de ludiloj en GDR redakti

Multnombraj firmaoj de GDR fabrikis ludilojn. Menciindas la sekvontaj: Ari, Anker, Biggi, Elmes, Ehri, Grip, MSB, Piko, Plaho, Pebe, Stadtilm, Sonni, Vero, Zeuke.

Historio de fabrikado redakti

En la regiono ĉirkaŭ Sonneberg, la iama monda centro de ludil-produktado, ekzistis post 1945 pluraj grandaj firmaaoj kaj kelkaj centoj da etaj fabrikantoj, ofte kun malnova familia tradicio. En 1981 restis ankoraŭ 27 t.n. popolproprietraj entreprenoj.

Post la disfalo de GDR venis ankaŭ la fino de tiam nacie kaj internacie ege ŝatata produktadaro. Restis nur malmultaj ludilfarantoj, sed restas tamen multaj memoroj ligitaj kun la infaneco!

La muzeo redakti

Ekde la 1-a de junio 2009 la Muzeo pri ludiloj de GDR elmontrigis publike ludilojn en ĝis nun neniam konata kvanto. La daŭra ekspozicio kompletiĝis senĉese per novaj specialaj ekspozicioj. Por kelkaj kulmino estis la montrado de raraj kaj altvaloraj ludiloj el ligno de firmaoj kiel Gecevo, Kienel kaj Greiner; por aliaj la multnombraj makettrajnoj. Troviĝis en la ekspozicio ankaŭ - ne malmultaj - militludiloj. De tempo al tempo oni ofertis ankaŭ rondgvidadojn kun interesaj klarigoj pri la objektoj kaj la cirkonstancoj.

Aranĝoj redakti

Pli ol 5000 ludiloj - inter ili ankaŭ eksportitaj artikloj - atendis por esti malkovritaj. Kelkaj estas interreagemaj kaj povas esti movigitaj de la vizitantoj. Por infanoj disponeblis funkcianta historia karuselo kun originala akompana muziko.

En apuda restoracio eblis frandi manĝajojn kaj trinkaĵojn laŭ malnovaj receptoj. Krome povis esti aranĝitaj privataj festoj.

Eksteraj ligiloj redakti