Négyes
Négyes [nEdjeŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Mezőkövesd. La loknomo signifas: kvaropo, ĉar 4 vojoj iras al la najbaraj vilaĝoj.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 17 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.7032/20.7055
- Alto super marnivelo: 89 m
- Loĝantaro: 280
- Poŝtkodo: 3463
- Telefonprefikso: 49
Situo redakti
Négyes situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso, laŭ norda bordo de Tiso-lago, laŭ traira flankovojo. Tiszafüred troviĝas 14, Mezőkövesd 19, Mezőcsát 24, Miskolc 70 km-ojn.
Historio redakti
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1331. La turkoj bruldetruis kaj senhomigis la vilaĝon post la mezepoko. La vilaĝanoj profitas pro fremdultrafiko de Tiso-lago.
En Négyes migra poŝto servas.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Johano Nepomuka de 1908
- kastelo el la 18-a jarcento