Nóra Benkő, laŭ hungarlingve kutima nomordo Benkő Nóra estas hungara aktoro, voĉoaktoro, prezentisto, instruisto.

Nóra Benkő
Nóra Benkő en 2015
Nóra Benkő en 2015
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1971 (1971-02-18) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro • instruisto de teatro
vdr
Nóra Benkő

Nóra Benkő[1][2] naskiĝis la 18-an de februaro 1971 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Nóra Benkő akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1995, poste aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1999. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis István Horvai kaj Gábor Máté (aktoro). Dum la studentaj jaroj ŝi havis rolojn en malgrandaj teatroj. Post la aktora diplomo ŝi aliĝis al Nacia Teatro (Budapeŝto), pli poste en Teatro Magyar. En la 2000-aj jaroj ŝi estis ankaŭ prezentisto en privata televizio. En 2010 ŝi akiris plian diplomon en la altlernejo (intertempe jam universitato). Ekde 2013 ŝi estas lernejestro de aktora mezlernejo, sed ŝi estas videbla aŭ aŭdebla ankaŭ en filmoj. Ŝi ricevis premiojn en 2015 kaj 2017. Ŝi havas edzon kaj naskis du filojn.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti

Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti

  • Ábel Amerikában (1998, televizia filmo)
  • Csendkút (2007) – Ágnes
  • A mi kis falunk (2019, televizia serio) – Karola
  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Deborah Lemen, Melanie Lynskey, Sonia Dhillon[3]

Fontoj redakti

Referencoj redakti