Nacia Parko Picos de Europa

La Nacia Parko Picos de Eŭropa estas nacia parko en la nordo de Hispanio. Ĝi ampleksas vastan areon ĉe la montaro Picos de Europa, en la regionoj Asturio, Kantabrio kaj Leono. Ĝi estas la due plej vizitata nacia parko en Hispanio, tuj post la Nacia Parko de Teide (en Tenerifo).[1]

Nacia Parko Picos de Europa
Parque Nacional de los Picos de Europa
nacia parko de Hispanio • nacia parkobiosfera rezervejoprotektata areo [+]

DistriktoAsturio, Kantabrio, Leono, Kantabra Montaro

Koordinatoj43° 12′ 36″ N, 4° 50′ 24″ U (mapo)43.21-4.84Koordinatoj: 43° 12′ 36″ N, 4° 50′ 24″ U (mapo)
Areo671,27 km² (67 127 ha) [+]

Estiĝo1918

ProtektoBiosfera rezervejo, Protektita birda areo, Loko de Komunuma Gravo

Nacia Parko Picos de Europa (Asturio)
Nacia Parko Picos de Europa (Asturio)
DEC
Nacia Parko Picos de Europa
Nacia Parko Picos de Europa
Lokigo de Asturio en Hispanio
Map
Nacia Parko Picos de Europa

Vikimedia Komunejo:  Picos de Europa National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La monto Naranjo de Bulnes (Asturio) estas tre populara loko en la parko.

Situo redakti

La Nacia Parko Picos de Europa situas en la centra parto de la Kantabra Montaro. La areo de la parko estas 64.660 ha kaj sume en ĝi loĝas ĉirkaŭ 4.600 homoj dise en diversaj vilaĝoj ĉe la norda kaj sudaj flankoj de la montaro Picos de Europa. La loĝdenseco estas ĉi tial tre malalta, ĉirkaŭ 14 loĝ/km².

La teritorio de la parko enhavas parte aŭ entute jenajn municipojn: Amieva, Cabrales, Camaleño, Cangas de Onís, Cillorigo de Liébana, Onís, Oseja de Sajambre, Peñamellera Baja, Posada de Valdeón kaj Tresviso.

Historio redakti

La okcidenta masivo de la montaro iĝis nacia parko je nomo "Nacia Parko de la Monto de Covadonga" per aprobo de la reĝo Alfonso la 13-a la 22-an de julio 1918. Kiel unua nacia parko en Hispanio, ĝi origine okupis areon de 16.925 ha. En la 30-a de majo 1995, la areon oni pliampleksigis ĝis tiu nuna je 64.660 ha kaj ĝi ekapartenis al la Reto de Naciaj Parkoj de Hispanio. Ĝi estis unu el la unuaj protektitaj naturrezerveoj en Hispanio, samkiel la Nacia parko Ordesa y Monte Perdido.[2]

La 9-an de julio 2003, Unesko aprobis rezolucion, per kiu la parko iĝis ankaŭ Biosfera rezervejo.[3]

Protektado redakti

Krom la deklaro je nacia parko, la areo ankaŭ estas protektita kaj agnoskita kiel ĉi tia:

Geografio redakti

La akvo kaj la glacio ĉefrole donis formon al la montaron, kreante diversajn pejzaĝojn. En la norda flanko de la montaro, kie elfluas la riveroj Dobra, Cares kaj Sella, la tereno estas tre kruta kaj deklive kliniĝas rapide kondukante akvon maren. Ekzemple, nur en distanco de apenaŭ 10 km, la malsamo de alteco estas pli granda ol 1000 m. La plej alta loko estas la monto Torrecerredo (2.648 super la marnivelo) kaj tiu plej malalta estas la rivero Deva (75 m). Tio signifas, ke la malsamo inter ambaŭ punktoj estas 2.573 metroj.

Geologio redakti

 
La Lago Ercina en Asturio estas produkto de eroziado kaŭzita de antikva glaĉero.

La nuna diverspeca reliefo de la parko estas rezulto de erozio de glacio frotanta la karstan grundon. Antaŭ 65 milionoj da jaroj, la subtera tereno supreniris aperante sur surfacon kaj la akvo kaj riveroj libere ekmodlis ĝin. Tiel, la erozio dum Kvaternaro, interalie, kreis du el la plej imponaj montopasejoj en Hispanio: la montopasejo de Los Beyos kaj tiu de la rivero Cares, ambaŭ ene de la parko. Krome, ekzistas pluraj abismoj. La glaĉeroj kreis U-formajn valojn kaj lagojn kaj ankoraŭ restas neĝujoj, kiuj ne degeliĝas eĉ dum somero.

Faŭno redakti

 
Ido de ĉamo (speco Rupicapra pyrenaica) en la montaro Picos de Europa.

En la parko estas granda besta diverseco kaj ĝi enhavas la plej bonan ekzemplon de faŭno tipa al la Kantabra Kornico. Inter la plej elstaraj specoj troviĝas bruna urso, urogalo, ŝafgrifoĉamo (simbolo de la parko). De pli malgrandaj mamuloj la videblaj specoj estas la eŭropa sovaĝa kato, genoto, leonmontara leporo, lutro kaj galemiso pirenea. Lastatempe oni enigis en la parkon ankaŭ pireneajn kaprojn, malaperintajn el la parka areo en la fino de la 19-a jarcento. La rimarkindaj birdspecoj estas griza perdriko, alpopronelo, ruĝvosta rokturdo, alciono kaj cinklo.

Infrastrukturoj redakti

Oni povas libere eniri la parkon, kiu havas akceptejojn de vizitantoj malfermitajn dum la tuta jaro en Buferrera/Lagoj de Covadonga (Pedro Pidal), Cangas de Onís (Casa Dago) kaj Posada de Valdeón (Oficejo de Valdeón). La administra sidejo de la parko situas en Oviedo (ĉefurbo de Asturio). En la parko ekzistas pluraj ŝoseoj alireblaj per aŭtomobilo, samkiel multaj padoj por piedirantoj. Oni povas atingi altan areon de la parko per funikularo de Bulnes (Asturio) kaj tre speciale per la telfero de Fuente Dé (Kantabrio). Ankaŭ estas pluraj ŝirmejoj por amantoj de montara marŝado.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Malnovaj kaj prahistoriaj eŭropaj fagaj arbaroj (Unesko)

Referencoj redakti

  1. Picos de Europa, segundo parque nacional más visitado de España. Arkivita el la originalo je 2010-05-06. Alirita 2014-01-19.
  2. Red de Parques Nacionales. Historia.. Arkivita el la originalo je 2011-04-26. Alirita 2014-01-19.
  3. Unesco.
  4. Oriol Alamany, Eulàlia Vicens: Parques Nacionales de España. Lynx Edicions, Barcelona 2003, ISBN 84-87334-45-8