Nacia Transira Konsilio

fakta registaro de Libio inter 2011 kaj 2012

La Nacia Transira Konsilio (arabe المجلس الوطني الانتقالي, al-Maĝlis al-Ŭaṭanī al-Intiqālī, angle National Transitional Council, france Conseil national de transition) estas forumo de la Libia revolucio de 2011, fondita la 27-an de februaro 2011 en Bengazi. Kvankam ĝi konsistas precipe el reprezentantoj de orienta Libio, kie vivas nur kvinono de la suma loĝantaro de Libio, ĝi konsideras sin la sola justa transira registaro de la lando, kiu finu la regadon de Muamar Al Kadafi.

Nacia Transira Konsilio
emblemo
flago
La libia flago valida de 1951 ĝis 1969 estis uzata de la nunaj ribelantoj.
La libia flago valida de 1951 ĝis 1969 estis uzata de la nunaj ribelantoj.
organizaĵo • caretaker government • provizora registaro
Komenco 27-a de februaro 2011 vd
Fino 8-a de aŭgusto 2012 vd
Antaŭe Ĝenerala Popola Kongreso de Libio vd
Poste General National Congress vd
Lando(j) Libio vd
Sidejo Tripolo
Ĉefestro(j) Mustafa Abdul Jalil vd
Lingvoj

araba lingvo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Nacia Transira Konsilio
organizaĵo • caretaker government • provizora registaro
Lando Libio
Sidejo Tripolo
Dum 27-a de februaro 2011 - 8-a de aŭgusto 2012
Antaŭulo Ĝenerala Popola Kongreso de Libio
Sekvanto General National Congress
Retejo Oficiala retejo
vdr

Post la unua kunsido la 5-an de marto 2011 en la justica palaco de Bengazi, la unua politika organizaĵo de la lando opozicia al la ĝisnuna registaro konsistis el 31 membroj. Multaj el ili laŭ gazetaj informoj estas eksaj altrangaj libiaj politikaj funkciuloj.[1] Gvidanto de la konsilio estas la eksa ŝtata ministro Mustafa Abdel Ĝalil. Ekde la 6-a de marto la ekzakta kunvenejo de la konsilio estas sekreta pro ripetaj atakoj de armeaj aviadiloj subtenaj al la reĝimo de Muamar Al Kadafi.

La konsilio respektive ties subtenantoj politike kontrolas la orienton de la lando kaj tie organizas la starigon de propraj armeaj strukturoj. Kadre de la internacia debato, ĉu la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj instigu kaj instaligu flugomalpermesan zonon super la teritorio de Libio, la gvidanto de la nacia transira konsilio, Mustafa Mohamed Abud Al Ĝelail, avertis ke ŝtatoj, kiuj ne subtenus la ribelon kontraŭ Kadafi, ne ricevus aliron al la grandegaj naftoprovizoj de la lando post venko de la ribeluloj. La estonta gvidantaro de Libio post la reĝimo de Kadafi organizus la politikon de naftodisdivido "laŭ la pozicioj, kiujn la ŝtatoj alprenas pri Libio en la nunaj malfacilaj tempoj".[2]

Post la batalo de Tripolo de la 20-a ĝis 28-a de aŭgusto 2011 inter soldatoj de Muamar Al Kadafi kaj armitaj ribelantoj, la Nacia Transira Konsilio transprenis la politikan regadon de la lando.

Konsisto redakti

Membroj de la nacia transira konsilio dum ties fondo estis inter alie:[3]

  • Mustafa Mohamed Abud Al Ĝelail (gvidanto)
  • Ahmed Al Senusi (jam en 1970 planis puĉon kontraŭ Kadafi)
  • Abdul Karim Basama (ĝenerala sekretario de la konsilio)
  • Otman Suleiman Al Meghjari (reprezentanto de la regiono Al Butnan)
  • Aŝur Hamed Buraŝed (reprezentanto de la urbo Darna)
  • Abdelalah Musa Al Mjehob (reprezentanto de la regiono Al Kuba)
  • Zubiar Ahmed Al Ŝarif (reprezentanto de la politikaj malliberigitoj)
  • Ahmad Abduraba Al Abaar (reprezentanto de la urbo Bengazi)
  • Mohamed Fafhi Baja (reprezentanto de la urbo Bengazi)
  • Abdul Hakim Goga (reprezentanto de la urbo Bengazi)
  • Fathi Tribil (reprezentanto de la junuloj kaj virinoj)
  • Salva Favzi Al Deghali (reprezentanto de la junuloj kaj virinoj)
  • Mahmud Ĝibril (pli poste provizora ŝtata prezidanto)

La konsilio nomumis Omar Al Hariri reprezentanto pri armeaj temoj kaj pri civitana sekureco. Kiel reprezentanto pri ekster(land)aj rilatoj nomumiĝis Mahmud Ĝibril Ibrahim Al Ŭerfali kaj Ali Abdelasis Al Isavi (latinliterigata ankaŭ Ali Abd-Al Aziz Al Isavi). Isavi antaŭ sia engaĝiĝo en la libia revolucio de 2011 estis libia ambasadoro en Barato kaj ekde la jaro 2007 membro de la Ĝenerala Popola Komitato de Libio, sekretariejo de pluraj ministerioj, kies funkcio kompareblas al ŝtata registaro.

Eksterlanda akceptiĝo redakti

Kiel unua ŝtato la registaro de Francio la 10-an de marto 2011 agnoskis la konsilion legitima registaro de Libio. La registaro de Hispanio samtage sendis diplomaton al Bengazi, kiu tenu kontakton al la konsilio kaj observu la plian politikan evoluon. Poste la Araba Ligo, Eŭropa Unio kaj la registaro de Usono deklaris konsideri la nacian transiran konsilion grava politika kontakto en Libio kaj starigis diplomatiajn kontaktojn.

La Nacia Transira Konsilio kaj la Afrika Unio redakti

La AU klopodis peri en la komencaj etapoj de la enlanda milito de 2011, formante ad hoc-komitaton de kvin prezidentoj (konga Prezidento Denis Sassou Nguesso, malia Prezidento Amadou Toumani Touré, maŭritania Prezidento Mohamed Ould Abdel Aziz, sudafrika Prezidento Jacob Zuma, kaj uganda Prezidento Yoweri Museveni) por negocadi batalpaŭzon.[4] Tamen, la komenco de la milita interveno fare de NATO en Marto 2011 malebligis ke la komitato veturu al Libio por kunsidi kun la estro de Libio kaj iama estro de AU ĝis 2010 nome Muamar Kadafi.[5] Kiel institucio, la AU akre malkonsentis el la decido de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj krei sen-flugan zonon super Libio kiel antaŭiro al milito,[6] kvankam kelkaj membraj ŝtatoj, kiaj Bocvano,[7] Gabono,[8] Zambio,[9] kaj ankaŭ aliaj esprimis subtenon por la rezolucio.

Kiel rezulto de la malvenko de Kadafi ĉe la Batalo de Tripoli (2011), nome la decidiga batalo de la milito, en aŭgusto 2011, la Araba Ligo voĉdonis por agnoski la kontraŭ-kadafian Nacian Transiran Konsilion kiel leĝa registaro de la lando antaŭ elektoj,[10] kvankam la Konsilio jam estis agnoskita de kelkaj AU-membroŝtatoj, inklude du landojn kiuj estas ankaŭ membroj de la Araba Ligo,[11][12] la Konsilio de AU por Paco kaj Sekureco voĉdonis la 26-an de Aŭgusto 2011 ne agnoski ĝin, insiste ke batalpaŭzo estu interkonsentita kaj estu formita registaro de nacia unueco fare de ambaŭ flankoj de la enlanda milito.[13] Nombraj membroj ŝtatoj de AU estritaj de Etiopio, Niĝerio, kaj Ruando postulis ke AU agnosku la NTK kiel provizora rego-aŭtoritato de Libio,[14][15] kaj kelkaj aliaj ŝtatoj membroj de AU agnoskis la NTK sendepende de la decido de la Konsilio de Paco kaj Sekureco.[16][17] Tamen, la ŝtatoj membroj de AU nome Alĝerio[18] kaj Zimbabvo[19] indikis ke ili ne volas agnoski la NTK, kaj Sudafriko esprimis ankaŭ rezervojn.[20]

La 20-an de septembro 2011, la Afrika Unio oficiale agnoskis la Nacian Transiran Konsilion kiel leĝa reprezentanto de Libio.[21]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Nikolaus Busse: Siege entscheiden sich am Boden (germanlingve: "venkoj decidiĝas surtere" […do ne per batalado de armeaj aviadiloj]), en la gazeto Frankfurter Allgemeine Zeitung, Frankfurto ĉe Majno, la 10-an de marto 2011, ĉefpaĝo
  2. Libyan rebels’ chief in plea for support (angle: "libia ribelula ĉefo pledas pri subteno")[rompita ligilo]
  3. sciigo de la konsilio en retejo de la televidkanalo Al Ĝazira[rompita ligilo]
  4. "African Union urges restraint on both sides". The Star. 21a de Marto 2011. [1] Arkivigite je 2020-02-01 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 5-an de julio 2011.
  5. Mulondo, Emmanuel (21a de Marto 2011). "Kutesa, AU blocked from entering Libya". Daily Monitor. [2] Alirita la 21an de Marto 2011.
  6. "African Union demands end to military strikes on Libya, skips Paris meeting". Sudan Tribune. 19a de Marto 2011. Arkivita el la originalo la 21-an de marto 2011. [3] 21a de Marto 2011.
  7. Kayawe, Baboki (23a de Marto 2011). "Khama supports no-fly zone on Libya". Mmegi. [4] Alirita la 13-an de septembro 2016.
  8. "UN authorises no-fly zone over Libya". Al Jazeera. 18-a de marto 2011. Arkivita el la originalo la 18an de Marto 2011. [5] Alirita la 13-an de septembro 2016.
  9. "Rupiah backs action against Libya". The Post. 27-a de marto 2011. [6] Arkivigite je 2012-09-11 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 5-an de aprilo 2011.
  10. "Arab League Recognizes Libyan Rebel Council". RTTNews. 25-a de aŭgusto 2011. [7] Alirita la 25-an de aŭgusto 2011.
  11. "Tunis recognizes Libyan rebels as country's rep". Seattle Post-Intelligencer. 20-a de Aŭgusto 2011. [8] Arkivigite je 2011-12-08 per Bibliotheca Alexandrina Alirita la 25an de Aŭgusto 2011.
  12. "Egypt recognises Libya rebel government". The New Age. South Africa. 22-a de Aŭgusto 2011. Arkivita el la originalo la 8an de Marto 2012. [9] Alirita la 22-an de Aŭgusto 2011.
  13. Malone, Barry (26a de Aŭgusto 2011). "AU won't recognise Libyan rebel council: diplomats". The Daily Star. [10] Arkivigite je 2016-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 26-an de Aŭgusto 2011.
  14. "Ethiopia recognizes Libyan rebels". NOW Lebanon. 24-a de Aŭgusto 2011. [11] Arkivigite je 2018-08-05 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 26an de Aŭgusto 2011.
  15. "Libya-NTC: National Transitional Council in Libya". Afrique en ligne. 27-a de Aŭgusto 2011. [12] Alirita la 27-an de Aŭgusto 2011.
  16. "Chad recognises rebel council as only legitimate authority in neighbouring Libya". Al Jazeera. 24-a de Aŭgusto 2011. [13][rompita ligilo] Alirita la 24an de aŭgusto 2011.
  17. "Benin recognize Libyan rebels". Reuters. 27-a de Aŭgusto 2011. [14] Alirita la 27-an de Aŭgusto 2011.
  18. "Algeria declines to recognize Libyan rebels". NOW Lebanon. 26-a de Aŭgusto 2011. [15] Arkivigite je 2018-08-05 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 26-an de Aŭgusto 2011.
  19. "Libyan envoy to Zimbabwe expelled for burning flag". The Zimbabwean. 26-a de Aŭgusto 2011. [16] Arkivigite je 2014-01-16 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 26-an de Aŭgusto 2011.
  20. "Libya: How SA stood firm on money for rebels". Mail & Globe Online. 26-a de Aŭgusto 2011. [17] Alirita la 27-an de Aŭgusto 2011.
  21. "African Union officially recognises Libya's new leadership". [18]