Naciismo kaj GLAT-aj rajtoj

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri ligo inter GLAT-aj rajtoj kaj tradicia naciismo. Por informoj pri la ideo, ke la GLAT-a komunumo formas apartan popolon, vidu la artikolon kvira naciismo.

Favora asociiĝo inter naciismo kaj GLAT-aj rajtoj estas nove kreskanta fenomeno.[1][2][3] La koncepton priskribis la enketisto en seksaj studoj Jasbir K. Puar kiel homonationalism, procedo per kiu iuj politikaj potencoj subtenas la pretendojn de la GLAT-a komunumo por justigi rasismajn kaj ksenofobiajn starpunktojn, precipe kontraŭ Islamo, surbaze de antaŭjuĝoj, laŭ kiuj migrantoj nepre estas homofobiaj kaj la okcidenta socio estas plene egalisma.[1][2][4][5][6][7][8][9] Tiel seksa diverseco kaj GLAT-aj rajtoj estas uzataj por tenadi politikajn starpunktojn kontraŭ enmigrado, kio estas pli kaj pli komuna inter ekstremaj dekstraj partioj.[10][11][12]

La ĉefaj kritikoj kontraŭ tiu fenomeno fokusas sin je la parta kaj sektisma uzado de la GLAT-a movado por antaŭenigi celojn surbaze de netoleremo, ignorante la homofobion kaj mankon de vera egaleco en la Okcidenta socio kiel tuto.[13][14] Tiu falsa ideo pri egaleco estas ordinare simbole reprezentata per la atingeblo al egala geedziĝo, aliseksemece normigante la rilatojn inter homoj en la GLAT-a komunumo kaj favorante ŝovinisman vidpunkton pri la Okcidenta lando kaj suspektemon pri homoj el tiuj landoj, kiuj ne laŭleĝigis ian rekonon de samseksaj unuiĝoj, aŭ kiuj ankoraŭ konsideras samseksemon krimo, ofte asociante tiajn starpunktojn kun Islamanoj.[2][15][16][17][18][19]

Alia kritiko, el la intersekca vidpunkto, temas pri la evidenta ekzistado de GLAT-aj enmigrantoj, malamataj de okcidentaj ŝovinistoj pro la supozita homofobio de siaj landoj sed hipokrite senhomecigitaj pro siaj sekseco kaj sekso ĉe okcidentaj landlimoj. Laurie Penny, verkisto kaj feminisma aktivisto, komparis la agojn de tiuj, kiuj kritikas la GLAT-an politikon de Rusio dum la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉio, kontraŭ ilia silento pri homofobiaj agoj ĉe la limoj de iliaj propraj landoj. Ŝi skribis:[20]

Dum okcidentaj nacioj defie prezentas la ĉielarkan flagon al la vizaĝo de Rusio, veraj lesbaj, gejaj, ambaŭseksemaj, kaj transgenraj personoj estas atencataj kaj mistraktataj ĉe iliaj landlimoj, kiam ili alvenis por serĉi azilon. Subtenado de la rajtoj de GLAT-aj personoj estu tutmonde laŭdata, sed se tiu sento estas pli ol makiavela, ĝi estu sekvata de aŭtentika agado hejme.[20]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Puar, Jasbir K.. Terrorist Assemblages: Homonationalism in Queer Times, p. 83. ISBN 978-0-8223-4094-2.
  2. 2,0 2,1 2,2 Homonationalism, Heteronationalism and LGBTI Rights in the EU. Public Seminar. 31 August 2016.
  3. Homonationalism and Pinkwashing. Arkivigite je 2017-09-26 per la retarkivo Wayback Machine CLAGS. Center for LGBTQ Studies. 2013.
  4. Homonationalism and the Death of the Radical Queer. Inquiries Journal. 2015.
  5. Conchita Wurst y los peligros del homonacionalismo. Periódico Diagonal. 21 May 2014.
  6. Nuevo nacionalismo y movimiento gay. Viento Sur. 15 July 2012.
  7. In America, Muslims Are More Likely to Support Gay Marriage Than Evangelical Christians. Reason. 13 June 2016
  8. La regidora musulmana de Badalona casa una parella gai. Arkivigite je 2017-02-02 per la retarkivo Wayback Machine Directe!cat. 11 January 2016.
  9. Homonacionalismo e cidadania LGBT em tempos de neoliberalismo: dilemas e impasses às lutas por direitos sexuais no Brasil. Revista Em Pauta. 2014.
  10. The Men Who Would Be Queen: France, Le Pen & The LGBT Vote. Arkivigite je 2018-07-13 per la retarkivo Wayback Machine Pride Life. 7 June 2016.
  11. El ascenso de la extrema derecha en Europa, en clave LGTB. Dos manzanas. 2 June 2014.
  12. Homo et d'extrême droite: qu'est-ce que «l'homonationalisme»? Le Monde. 22 December 2014.
  13. Why Pinkwashing Insults Gays and Hurts Palestinians. Slate Magazine. 17 June 2014.
  14. Sporting Homonationalism: Russian Homophobia, Imaginative Geographies & the 2014 Sochi Olympic Games. Sociology Association of Aotearoa New Zealand Annual Conference 2013.
  15. Homonormativity, Homonationalism and the Other 'Other'. Huffington Post. 19 March 2015.
  16. Muy español y muy gay: ‘homonacionalismo’ vs. radicales religiosos. El Confidencial. 18 July 2011.
  17. Vers un nouvel homonationalisme? Mediapart. 5 December 2012.
  18. From Orientalism to Homonationalism: Queer Politics, Islamophobia and Europeanization in Kosovo. Southeastern Europe. 2016.
  19. Israel and ‘Pinkwashing’. The New York Times. 22 November 2011.
  20. 20,0 20,1 "Less homophobic than Russia? It's not something to give yourself a medal for".