Nagaŭr, laŭ (hindie नागौर) estas historia urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en subŝtato Raĝastano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Nagaŭr
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 341001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 27° 12′ N, 73° 44′ O (mapo)27.273.733333333333Koordinatoj: 27° 12′ N, 73° 44′ O (mapo) [+]
Alto 302 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Nagaŭr (Raĝastano)
Nagaŭr (Raĝastano)
DEC
Nagaŭr
Nagaŭr
Situo de Nagaŭr
Nagaŭr (Barato)
Nagaŭr (Barato)
DEC
Nagaŭr
Nagaŭr
Situo de Nagaŭr

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nagaur [+]
vdr
Fortikaĵo de Nagaŭr

Demografio redakti

Nagaŭr havis populacion de 110 797 en 2011 kun legopovo de 64%.

Geografio redakti

Nagaŭr situas en montetaro en Dezerto Tar 302 metrojn super la marnivelo. Bikaner troviĝas 99, Aĝmer 122, Ĝodpur 124, Kiŝangarh 130, Beavar 135, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 207, Ĝajsalmer 229, Sikar 148, tutlanda ĉefurbo Delhio 379, Mumbajo 920, Kolkato 1563 kilometrojn (aere) [1].

 
Maŭzoleo en Nagaŭr

Historio redakti

La historia loknomo estis Ahiĉhatrapur, kies signifo komenciĝis pro konstruado de fortikaĵo. Ĝi estis haltejo de komercistaj karavanoj. Graveco de la loko altiĝis pro konstruadoj de sanktejoj. En 1306 la mongola armeo prirabis la urbeton. En la sekvaj jarcentoj pluraj sieĝoj okazis, tial ankaŭ la regantoj ŝanĝiĝis.

Ekonomio redakti

Nagaŭr estas agrikultura municipo, kie oni kultivas kotonojn, oleajn semojn kaj fojnojn. Gravas ankaŭ la bredado kaj la turismo.

Lingvoj redakti

En Nagaŭr la oficiala lingvo estas la hindia, en:Rajasthani languages kaj en:Marwari language.

Religioj redakti

En Nagaŭr plejparto de la populacio estas hinduoj.

Klimato redakti

Nagaŭr kiel duondezerta loko, la someraj sabloŝtormoj oftas. La pluvsezono estas relative mallonga de julio ĝis oktobro, kiun kaŭzas la musonoj. Resume falas jare po 361 mm.

Trafiko redakti

Nagaŭr havas trairan fervojan linion. Al la urbego 4 ĉefvojoj kaj 3 lokaj vojoj kuras. La mapo prezentas flughavenon apud Nagaŭr, sed pri tio mankas informoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Ĝodpur.

 
Fortikaĵo de Nagaŭr

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans