Nagybudmér [madjbudmEr], kroate Veliki Budmir, germane Großbuttmer [grosbutmer] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Bóly. Nagy signifas hungare: granda kaj faras diferencon de la apuda Kisbudmér.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Nagybudmér situas sur ebenaĵo, meze de sakovojo. Urboj Bóly troviĝas je 8, Villány 9, Siklós 18, Kozármisleny 19, Harkány 23, Mohács 24, Pécs 27, Pécsvárad 30 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1285 laŭ tiama hungara ortografio "Budmer". Supozeble jam tiam estis 2 apudaj vilaĝoj: Malsupra kaj Supra Budmer. Ili baldaŭe iĝis Granda kaj Malgranda Budmér. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En 2001 la germanoj estis 4 %-oj.

En Nagybudmér migra poŝto servas.

Vidindaĵoj redakti