Nagyiván
Nagyiván [nadjivan] estas vilaĝo en meza Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Tiszafüred. La nomo signifas hungare: granda Ivano.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Nagyiván situas sur ebenaĵo, rande de Nacia parko Hortobágy, havanta nur flankovojon. La vizitanto povas vidi, kiel aspektis komunumo de la paŝtistoj.
Historio redakti
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1277, kiun la turkoj faris senhoma. La refondiĝo okazis en 1754. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, kuracejo, apoteko, poŝto, vendejo.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Naskiĝo de Johano Baptisto de 1789
- skulptaĵoj pri Attila József, Johano Baptisto, Stefano la 1-a (Hungario)