Naszály (vilaĝo)
Naszály [nasAj] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Tata.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 30 km²
- Loĝantaro: 2300
- Poŝtkodo: 2599
- Telefonprefikso: 34
Geografio redakti
Naszály situas sur ebenaĵo laŭ traira flankovojo inter Tata (Hungario) kaj Komárom. Tata troviĝas 10, Komárom (kun la Danubo) 11, Tatabánya 20, Budapeŝto 76 km.
Historio redakti
Tiu loko estis loĝita jam dum la ferepoko. La unua skribita mencio de la nuna vilaĝo devenas el 1269 en la formo Keurus, en 1284 jam Nostan, fine en 1628 preskaŭ la nuna formo Naszal aperis. Dum dominado de la turkoj ankaŭ tiu vilaĝo senhomiĝis. En la 1600-aj jaroj aperis novaj loĝantoj, komence judoj, poste kalvinanoj kaj katolikoj. La vilaĝo prosperis pro la trairantaj bovaroj al Vieno. En 1959 kolĥozo fondiĝis sub nomo "Dunavölgye" (=Danubovalo).
Vidindaĵoj redakti
- tombeja kruco el 1765
- akvomuelejo kun ponto
- fiŝlagoj
- romkatolika Kirko Kristo Reĝo (Naszály)
- Kalvinana kirko (Naszály)
- baroka kastelo
Famuloj redakti
En Naszály naskiĝis:
Fontoj redakti
-
Kalvinana kirko
-
Kulturdomo
-
Kruco