National Semiconductor

usona teknologia firmao

National Semiconductor - usona prononco laŭ sistemo IFA [nˈæʃənə͡l sˌɛmɪkəndˈʌktɚ] - estis usona teknologia firmao specialigita pri produktado de duonkonduktaĵoj, kiu estis fondita en 1959 kaj malfondita en septembro 2011 per transpreno de la konkura firmao Texas Instruments. Ĝia ĉefsidejo estis en Santa Clara (Kalifornio). La urbo Santa Clara estas parto de la tiel nomata Silicia Valo, kaj la firmao dum sia ekzistotempo ankaŭ estis parto de ĝi. Ĝis la malfondo, la firmao National Semiconductor estis listigita en la listo de gvidaj usonaj akcioj Forbes 500.

National Semiconductor
National Semiconductor
negoco • entrepreno vd
Dum 1959 - 2011
Jura formo publika kompanio
Fondita en 1959
Sidejo Santa Clara
Lando Usono
Estr(ar)o Charles E. Sporck
Agokampo duonkonduktanto
duonkonduktanto
Malfondita en 2011
Posedata de Texas Instruments vd
TTT Oficiala retejo
vdr