Naturalismo

literatura movado

Naturalismo, ĝenerale ĉia maniero de literaturo, kia laboras por bildigi ekzakte la efektivecon sen devojiĝo per stiligo, belŝajnigo kaj emocio. Naturalismo precipe estas eŭropa stilo inter 1870 kaj 1900, kia tendencis sur laŭnatura speguliĝo de la empiria konceptebla realeco kaj celis ian ĝis tie nekonatan interesiĝon pri la socia vivomedio.

Émile Zola

Priskribo redakti

La naturalismo evoluis el la franca kritika realismo kaj superis per sia socikritika tendenco la strebadojn de la burĝa kaj poeta realismoj. Gravaj reprezentantoj estis en Francio la fratoj Edmont kaj Jules de Goncourt, Émile Zola kaj Guy de Maupassant, en Skandinavio Henrik Ibsen kaj August Strindberg, en Hispanio Leopoldo Alas kaj Vicente Blasco Ibáñez kaj en Germanio Gerhart Hauptmann.

En sia eseo Le roman expérimental (1888, trad. La eksperimenta romano), Èmile Zola difinis la arton kiel „parto da naturo, vidata pere de temperamento”. La ĉi tie formulata subjektiva impulso, kia konsistas en struktura prezentado de objektivaj interligitecoj de la realeco, cedis ekzemple ofte en germana naturalismo.

Stilistike, la naturalismo manifestas sin foje per la uzado de dialekto kaj la lingvo de la ĉiutaga vivo, de la “sekundstilo” (kongrueco de rakonta tempo kaj rakontata tempo), de neŭtrala rakonta sinteno, enhavo de neagrablaj scenoj (tro realismaj pri malsanoj, vundoj, sekso, manĝado, aĉaj laborkondiĉoj ktp) kaj en la senindulga priskribo de ŝokaj efektivaĵoj.

Subtavoloj redakti

 
Vicente Blasco Ibáñez

Grava antaŭkondiĉo por la evoluo de la naturalismo estis la industriigo kaj la kun tio ligitaj konsekvencoj, kiel la formado de proletaro, senlaboreco kaj paŭperismo. Tio kondiĉis al malbona akriĝo de klasaj kontraŭdiroj kaj politikaj konfliktoj. Filosofie, la naturalismo estis kristaligata de determinisma socia teorio fare de Auguste Comte. Persistan influon igis la verkoj de John Stuart Mill kaj Herbert Spencer, kaj la teorio pri la medio fare de Hippolyte Taine. Kiel socia darvinismo agis plie la teorio de “supervivo de la plifortulo” de Charles Darwin. Ĉi ĉiomaj sociologoj, filozofoj kaj biologoj defendis empirian, kontraŭmetafizikan pozitivismon, kia sole klarigas la sensuale koncepteblan fenotipon de la mondo kiel bazeco. Kiel gravaj karakteraj faktoroj de la homo estis konsiderataj patrimonia (“raso”), vivomedio (“medio”) kaj historia kunteksto.

En teatro redakti

Naturalismo estas fluo en eŭropa teatro, kiu regis la teatron de 1880 ĝis 1920. Subfluo de realismo, kiu emfazas la socian flankon, la roluloj kutime devenas de la laborista klaso, eksterlandanoj, etnaj malplimultoj, handikapuloj, ktp.

Vidu ankaŭ redakti