Naujaat ( ᓇᐅᔮᑦ, "loko kie nestumas mevoj"), ĝis la 2-an de julio 2015 Repulse Bay, [1] estas setlejo situanta en Repulse Bay en la nordokcidenta angulo de Hudsongolfo ĉe la tigo de la Melville Duoninsulo kun 945 loĝantoj laŭ la censo de 2011, el kiuj 95 % Inuitoj. La areo ĉirkaŭ Repulse Bay estis inuita setlejo dum jarcentoj, pri kiu multaj Inuksuit (pluralo de Inuksuk, "kiel homo") atestas. Ili estas vojmontriloj kiuj gvidas tiujn vojaĝantajn inter Repulse Bay kaj Iglulik aŭ Kugaaruk .

Naujaat
territorial hamlet of Canada
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 082  (2016) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 66° 31′ N, 86° 14′ U (mapo)66.521944444444-86.235Koordinatoj: 66° 31′ N, 86° 14′ U (mapo) [+]
Alto 24 m [+]
Areo 424,27 km² (42 427 ha) [+]
Naujaat (Nunavuto)
Naujaat (Nunavuto)
DEC
Naujaat
Naujaat
Situo de Naujaat

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Naujaat [+]
vdr

Christopher Middleton estis la unua eŭropano kiu atingis la golfon en 1742. Balenistoj venis ĉi tien regule de 1860 ĝis balenĉasado finiĝis en 1914. La Kompanio de la Hudsona Golfo establis permanentan komercan stacion en 1919, kiam la komerco de vulpa felo kaptita ĉi tie prosperis ĝis la 1950-aj jaroj. En la 1930-aj jaroj aperis la unuaj katolikaj kaj anglikanaj misiistoj. En la 1940-aj jaroj, la Inuitoj de Repulse Bay komencis krei ŝtonajn kaj rosmar-eburajn skulptaĵojn.

De Rankin Inlet, Repulse Bay povas esti atingita fare de regionaj aviadaj kompanioj.

Literaturo redakti

  • Dewar, Miriam. (2004) The Nunavut Handbook: Travelling in Canada’s Arctic (angle). Iqaluit/Ottawa: Ayaya Marketing & Communications. ISBN 0-9736754-0-3.

Individuaj pruvoj redakti

  1. Naujaat, Nunavut, residents celebrate official renaming today

Retaj ligiloj redakti