La Neĝa petrelo, NeĝopetreloPagodromo (Pagodroma nivea) estas birdospecio kaj la ununura membro de la genro Pagodroma. Ĝi estas unu el nur tri birdospecioj kiuj reproduktiĝas nur en Antarkto kaj estis vidata en la Suda Poluso. Ĝi havas la plej sudan reproduktan distribuadon inter ĉiuj ajn birdoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Neĝopetrelo
Neĝopetrelo
Neĝopetrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pagodroma
Pagodroma nivea
(Forster, 1777)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Neĝa petrelo, Pagodroma nivea, en la Maro de Ross.
Pagodroma nivea

Taksonomio redakti

La Neĝopetrelo estas la ununura birdospecio de la genro Pagodroma, kaj membro de la familio Procelariedoj kaj de la ordo Procelarioformaj. La prionoj estas malgrandaj kaj tipe manĝas nur zooplanktonon;[1] tamen kiel membroj de la Procelarioformaj, ili kunhavas kelkajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko, kvankam la naztruoj ĉe la albatrosoj estas flanke de la beko. La bekoj de la Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ ĉe tio ke ili disiĝas en 7 al 9 kornecaj platoj. Ili produktas stomakoleon faritan el vaksecaj esteroj kaj trigliceridoj kiuj stokiĝas en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj same kiel energiriĉa manĝofonto por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[2] Fine ili havas ankaŭ salglandojn kiuj situiĝas ĉe la naza trapasejo kaj helpas al sensaligo de ties korpoj, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ili elpelas la salan solvaĵon tra sia nazo.[3]

Subspecioj redakti

Estas du subspecioj,

Ili diferencas laŭgrande, kaj la plej granda formo havas pli fortikan kaj grandan bekon.

Nomenklaturo redakti

La temo pri taksonomio kaj nomenklaturo por tiu specio estas komplika, kaj reprezentas ekzemplon de la multaj kaj malkutimaj problemoj kiuj stariĝas el la varia uzado de la terminologio.

La Neĝopetrelo estis dekomence nomita Procellaria nivea de Georg Forster, dum la tria veturo de la kapitano James Cook en 1777. Ĉar la mencio fare de Forster pri la petrelo estis nur observaĵo, la aŭtoritato de la nomo falis al Gmelin, en sia verko Systema Naturae. Krome haŭtaĵo estis akirita de Cook, kiu notis ĝin en sia propra rakonto (1777). Estis J. R. Forster kiu pentris la specion kaj faris ties mezurojn, sed nur tio lasta estis publikita, postmorte, fare de M. H. K. Lichtenstein en 1844. Dum Gmelin estis agnoskita kiel aŭtoritato por P. nivea ĝis komenco de la 20a jarcento, la pruvaro permesis Forster iĝi tio ĉar li kreis la nomon. Aldone, Latham (1785) priskribis la tipon, kiu estis en la Leveria Muzeo, sed tio ne implicis postulon de la scienca nomo de Forster.

Charles Lucien Bonaparte, en sia verko Conspectus Generum Avium, volumo II (1857), indikis du subspeciajn dunomajn terminojn sed plia priskribo por ili: nome Pagodroma major kaj Pagodroma minor. Male al Mathews ĉe Novitates Zoologicae (1934), ambaŭ nomoj ne reprezentas alternativon, novajn nomojn por P. nivea, sed estas subspecioj, same kiel nomen nudum, simile al aliaj subspecioj Bonaparte listigis ĝin en Conspectus. Ankaŭ Bonaparte kreis la genran nomon Pagodroma, en la Pariza akademia gazeto Compte Rendus. (1856). James Francis Stephens (General Zoology, 1826) metis Pagodroma nivea en la genron Daption, Heinrich Reichenbach (Avium Systema Naturale, 1852) inkludis ĝin en la genron Thalassoica, kaj George Robert Gray (Hand-list of the Birds, 1871) inkludis ĝin en la genron Fulmarus.

Hermann Schlegel, in sia traktaĵo pri la birdoj de la Leidena Muzeo nome Mus. Pay-Bas (1863), priskribis du formojn de la neĝopetrelo la unuan fojon. Li estis kredante erare ke la specimeno de la ekspedicio de Cook reprezentis la plej grandan neĝopetrelon, kaj priskribis ĝin kiel Pagodroma nivea, aldonante P. major (Bonaparte) kiel ties sinonimon. Tiele li redunde priskribis Procellaria nivea minor, kaj elprenis la nomen nudum de Bonaparte kiel la plej malgranda formo. Pro la mezuroj havigitaj de Lichtenstein prenitaj el la manuskripto de J. R. Forsters', jam klaris tiam ke nivea reprezentis la plej malgrandan neĝopetrelon.

Tiu temo estis poste klarigita de Gregory Mathews, kiu en Birds of Australia, volumo 2 (1912), priskribis la plej grandan formon kiel Pagodroma confusa. Tamen Mathews ne identigis tipon por tio, kaj estis Ernst Hartert (Novitates Zoologicae, 1926) kiu identigis P. confusa kun lektotipojn de la Brita Muzeo, (Tring). El tiam pluis la debato ĉu la neĝopetrelo reprezentas unu monotipan specion, unu specion kun du subspecioj, aŭ du diferencajn speciojn. Aldone, J. Prevost (Oiseaux, 1969) identigis Pagodroma nivea major kun la plej granda neĝopetrelo, tiele lasante validan la nomen nudum de Bonaparte.

En la 1850-aj jaroj la ekspedicio "Rattlesnake" serĉis specimenojn de la neĝopetrelo el la regiono de Suda Georgio/Falklandoj ĉe Sudameriko. Ankaŭ germana antarkta esplora ekspedicio, 1882–83, akiris haŭtaĵojn, kaj aperis opinio ke la petrelaj populacioj estis unikaj el P. nivea. Kio distingis la haŭtaĵojn estis la nigraj truoj de la flugoplumoj. Heinrich Pagenstecher en 1885 proponis la dunoman nomon por subspecio, Pagodroma novegeorgica (Jahrbuch Wiss. Hamburg II). La publikigo de tiu nomo estis neatentita de anglaparolantaj naturalistoj, kaj simila rakonto de Karl von der Steinen (1890) kiu estis neformale faliginta la nomon novegeorgica, estis atentita; tiu ĉi posta informo finfine reprezentis la sciencan aŭtoritaton por la sudgeorgiaj petreloj. Gregory Mathews, en sia verko Birds, atribuis la tipon el la ekspedicio de "Rattlesnake" al la nomo de Steinen. Por plua konfuzo, li akceptis ke la nomo novegeorgica ne estu uzata por la sudgeorgiaj petreloj: la uzado fare de Steinen de la termino ne estis valida en taksonomia senso, kaj tiu sama termino estis plifortigita de ties uzado ene de resumoj de aliaj iamaj verkoj. Tiele li kreis nomen novum (novan nomon) por la tipo kiun li pentris en Birds, kiel Pagodroma nivea falklandica (Bulletin of the British Orn. Club, 1926). Eventuale, Hellmayr kaj Conover (Museum of Nat. Hist. Publications, Chicago; 1949) solvis la aferon per agnosko de Pagenstecher kiel aŭtoritato por novegeorgica, kaj forigis referencon al Steinen.

En la jardeko post la Usona Esplora Ekspedicio, Titian Ramsay Peale (1848) verkis informon pri birdaj kaj mamulaj specimenoj kolektitaj, inklude la priskribon de netipa neĝopetrelo kiu estis tute blanka — eĉ ĉe la brida areo antaŭokula. La nomo Procellaria candida estis publikita kiel alternativa sinonimo por Procellaria nivea. Mathews (1912) agnoskis Pagodroma nivea candida kiel subspecio, prenita el la nomo de Peale. Tamen, pro la tiama tendenco ke nomoj uzataj kiel sinonimo ne estu uzata por identigi formojn, li poste sentis, ke P. n. candida ne estu uzata kaj poste korektis tion per kreado de la nomo Pagodroma nivea pealei. (Bulletin of the British Orn. Club, 1928). Mathews priskribis ankaŭ la subspecion Pagodroma nivea alba (Bulletin of the British Orn. Club, 1928) por la tipo kiun li priskribis en sia libro Birds of Norfolk and Lord Howe Islands (1928); tiu inkludis ankaŭ informon pri birdaro de la aŭstralazia kvarono de Antarkto.

En la verko de Du Cane Godman nome Monograph of the Petrels, fasc. 4, 1909, aperas ilustraĵo de John Gerrard Keulemans (pl. 73).

Etimologio redakti

La vorto petrelo derivas el Sankta Petro kaj la historio pri lia piedirado surakve. Tio aludas al la petrela kutimo ŝajne kuri surakve por ekflugi.[5] Ankaŭ, Pagodroma povas esti disdividita en pagos nome greka vorto por "glacio" kaj dromos por "kurkonkurenco". Nivea devenas el latina el ĉu nixnivis signife "neĝo" aŭ niveus signife "neĝeca". La neĝo aludas probable al la blanka koloro.[5]

Aspekto redakti

La Neĝopetrelo, Pagodroma nivea, estas malgranda, tutblanka petrelo kun nigra subaĵo, karbonigraj okuloj, malgranda nigra beko kaj bluecgrizaj piedoj.[6] Ties korpolongo estas 36–41 cm kaj ties enverguro estas 76–79 cm. Ties flugmaniero estas pli flugilfrapeca ol tiu de plej petreloj. Oni scias, ke ili vivas ĝis 14 al 20 jaroj.

Kutimaro redakti

Reproduktado redakti

La reproduktado okazas en kolonioj ĉe la Antarkta Duoninsulo, kaj diversaj insuloj de Antarkto.[4] Nestumado estas kolonia en malgrandaj al grandaj kolonioj en klifoj, kutime ĉe la maro, sed ankaŭ interne. Kelkaj birdoj restas ĉe la kolonio la tutan jaron, sed la ĉefa veno al la kolonioj okazas el meza septembro ĝis komenco de novembro. La nestoj estas simplaj skrapaĵoj kovritaj el ŝtonetoj kutime en profunda rokofendo kun iom da supra protekto. La ino demetas unu blankan ovon fine de novembro al meza de decembro. La ovo estas kovata dum 41 al 49 tagoj kaj la ido estas same kovata dum 8 tagoj. La elnestiĝo okazas post 7 semajnoj fine de februaro al meza de majo. La kolonioj estas ankaŭ purigejoj kie la Neĝopetreloj, for el maro, banas sin en neĝo.

La neĝopetrelaj partneroj fidelas porvive (ĝis ĉirkaŭ 20 jaroj).

Manĝo redakti

La Neĝopetreloj manĝas ĉefe fiŝojn, kelkajn cefalopodojn, moluskojn kaj krilon same kiel ankaŭ kadavraĵojn. Dum la sudhemisfera vintro ili disiĝas al la flosglacio, la glacimontoj kaj al malferma maro. Oni vidas facile neĝopetrelarojn sidantaj sur glacimontoj. Nur tre rare ili estas observataj norde de la flosglacio.

Konservado redakti

La Neĝopetrelo havas teritorion de 35,900,000 km², kaj ĉirkaŭkalkulatan populacion de 4,000,000 plenkreskuloj. Baze sur tiuj nombroj la IUCN klasigis tiun birdon kiel Malplej Zorgiga.[7]

Notoj redakti

  1. Maynard, B. J. (2003)
  2. Double, M. C. (2003)
  3. Ehrlich, Paul R. (1988)
  4. 4,0 4,1 4,2 Clements, James (2007)
  5. 5,0 5,1 Gotch, A. T. (1995)
  6. ZipCode Zoo (19a Junio 2009)
  7. BirdLife International (2009)

Referencoj redakti


Notoj redakti