Neŭmo

mezepoka Eŭropa muzika notacio

Neŭmoj (laŭ greka νεύμα, eo.: „mangesto") estas grafikaj signoj, figuroj kaj simboloj uzataj ekde la 9-a jarcento por la notado de melodia formo kaj intencata interpretado de gregoriaj ĉantoj kaj foje ankaŭ por notado de profanaj kaj religiaj melodioj eksterliturgiaj. Plejparte ili staras super la teksto.[1]

Neŭmoj de Sankt-Galo, skribitaj inter 922 kaj 926 p. K.

Krome jam en la frua mezepoko oni nomis neŭmoj mallongajn melodierojn, melodiŝablonojn aŭ melismojn super unuopaj vokaloj – ekz. jubilo kantata sur la lasta vokalo de haleluja. Ĉikaze la nocio neŭmo deduktiĝas de pneŭmo (greke: πνεύμα, eo: „spirito", „spireto" aŭ „aero").[2][3][4]

Deveno de la nocio redakti

La deduktado de la nocio neŭmo el la praktikoj de la t.n. ĥejronomio estas pridisputata en la nuntempa muzikscienco. Ke neŭmoj fakte devus bildigi aŭ stiligi fingro- kaj manmovojn („mangesto") de la kantoro, ne estas deduktebla el fruaj fontoj. Krome neniel estas pruvite, ke la kantoroj en karolida epoko utiligis la ĥejronomion. Malgraŭ tio oni rigardas almenaŭ la neŭmojn de Sankt-Galo en ligo kun ĥejronomio. Disputate tamen estas, ĉu la koncernataj neŭmoj bildigu dirigentomovojn aŭ ĉu male la kantoro imitis per siaj dirigentomovoj la neŭmojn.[5] Eburotabulo el Loreno, supozeble ekestinta en la 10-a jarcento, montras mangestojn de ĉiuj membroj de ĥoro.[6][7]

La uzado de la vorto neŭmo en la senco de muzikaj skribosignoj ekzistas nur ekde la 11-a jarcento. En pli frua literaturo anstataŭe troviĝas nocioj kiel nota, figura notarumforma notarum. La transiron ekde nota al neuma atestas anonima eseo, plejofte datita en la malfruan11-an jarcenton:[8]

„De accentibus toni oritur nota quae dicitur neuma."
(El la akcentoj de la tono ekestas la nota, kiu estas nomata neuma)

Ĝenerale kutima fariĝis la nomo neŭmo nur en la 19-a kaj 20-a jarcentoj sekve de sciencaj esploroj de la gregoria ĉanto kaj ties notado.

Origino de la neŭmoj redakti

Pri origino kaj ekesto de neŭmoj ekzistas variaj teorioj, el kiuj neniu povas validi kiel sendube certa.[9] La en ili traktitaj plej gravaj eblaj modeloj por gregoriaj neŭmoj ĉisekve estu mallonge menciataj.

  • La „mangestojn" de ĥejronomio nuntempe oni ne senkonteste rigardas kiel elirpunkto por neŭmoj. Neniakaze oni povas dedukti el la etimologio de la nocio neŭmo, nur malfrue aplikata sur la notosignoj – kiel pli supre prezentita – la originon de la signoj.[5][10]
  • Rekta interrilato kun grekaj–siriaj, siriaj–sogdaj, grekaj-koptaj kaj latinaj punktosignoj samkiel kun bizancaj[11] kaj hebreaj[12] eksterfonetikaj signoj kiel la teamimo estas kontraŭdire diskutata.[13][14][15]
  • Prozodiaj signoj kaj akcento kiel dekstra korno kaj maldekstra korno similas multe al kelkaj neŭmoj. Tamen ankaŭ ilia modelfunkcio restas pridisputata.[15][16][17]
  • En la vidkampon eniris modeloj, eble transdonitaj fare la gotoj el suda Gaŭlio kaj Hispanio, kaj ties adaptado en la skribejoj de la karolidaj landoj.[18]

Sed oni opinias ankaŭ, ke la gregoriaj neŭmoj novekestis sen rektaj modeloj en karolida epoko pro tiam ekzistaj bezonoj.[19]

Plej fruaj neŭmoj kaj neŭmofamilioj redakti

La plej fruaj neŭmoskribaĵoj devenas el la 9-a jarcento. Oni algrupigas ilin al germanaj, francaj, nordhispanaj kaj frufrankaj neŭmofamilioj. Ĉi tiuj plej fruaj neŭmoj ne limiĝas sur la repertuaro de la gregoriaj ĉantoj, sed ofte ankaŭ akompanas eksterliturgiajn religiajn kaj profanajn tekstojn,ekz. tiujn de Boethius kaj Martianus Capella.[20][21]

La plej antikvaj el la konserviĝintaj liturgiaj kolektoj de neŭmigitaj gregoriaj ĉantoj devenas el la frua 10- jarcento. Ili estis notitaj en Sankt-Galo (Codex Sangallensis 359), en Laon (Codex Laon 239) kaj en Bretonio (Codex Chartres 47).[22] La neŭmoj entenata en ilin – oni nuntempe nomas ilin Sanktgalajn neŭmoj, lorenaj neŭmoj kaj bretonaj neŭmoj – ja havas komunecojn, tamen distingiĝas laŭ gravaj karakterizaĵo kaj verŝajne laŭ sia celdirekto sur la fiksado de la melodiformo kaj la esprimo de la tekstligitaj melodioj, samkiel la praktiko de kantado, lernado kaj memorado.[23] La ellernado de la kantoj tamen fariĝis malgraŭ notacio komence plu viva voce per antaŭ- kaj postkantado. Oni povis je tio konsulti la neŭmojn kontrolcele, kiel aludas la raporto de la sanktgala historiisto Ekkehard la 4-a pri la legenda antifonaro de Romanus, kiu en la 8-a jarcento venis rekte el Romo al Sankt-Galo.[24][25][26]

La tri nomitaj neŭmofamilioj jam montras la du praktikajn ĉefcelojn de neŭmigo de la romkatolika liturgio, nome kapti la supren-malsupreniro de la melodia linio kaj sekurigi la tekstrilatan esprimon. La sanktgala neŭmoskribo validas kiel perfekta rilate al la intencita esprimo. Ĝi estas plej bone esplorita. Precipe pri ĝia malĉifrado kaj interpretado okupiĝas la gregoria semiologio.[27]

Skribejoj kiel lokaj centroj de disvastigo redakti

La skriba ekkaptado kaj transdonado de gregoriaj ĉantoj okazis ekde skribejoj, kiuj ofte evoluis proprajn neŭmojn por la kaptado de la melodioj. Estas konataj pli ol 100 eŭropaj lokoj. Kelkaj el ili donis siajn nomojn al la neŭmofamilioj flegataj ĉe ili kaj en ilia ĉirkaŭo, ekz. Sankt-Galo, Benevento und Bolonjo. Por kelkaj neŭmofamilioj oni elektis ne la nomojn de unuopaj skribejoj, sed tiujn de la ili ĉirkaŭaj pejzaĝoj ekz. ĉe la akvitanaj, lorenaj kaj bretonaj neŭmoj.[28]

Komunecoj kaj diferencoj en la formado de neŭmoj redakti

 
Superrigardo de notacioj de la gradualo Tu es Deus

En la muzikscienco oni klasifikas neŭmojn laŭ perspektivo sub diversaj aspektoj. Je tio ofte okazas, ke neŭmofamilio estas enordigata en plurajn el tiuj ĉi grupoj.

Diastemaj kaj maldiastemaj neŭmoj redakti

La kruda kategoriigo en diastemajn (tonaltoindikajn) kaj maldiastemajn (ne-tonaltoindikajn) neŭmojn kaptas ties realecon nur malsufiĉe. En la plej multaj neŭmofamilioj kaj neŭmodialektoj fakte kaj tonaltoj kaj ankaŭ esprimvaloroj samkiel ritmaj kaj dinamikaj diferencoj estas indikataj. Tamen ambaŭ nocioj ĝenerale venkis kiel gravaj distingiloj de neŭmoj.

Al la maldiastemaj neŭmoj apartenas la plej fruaj neŭmofamilioj. Ili transdonas la melodion komence sen ekzakta intervalindiko kaj nur esprimas la direkton de melodimovo ene de neŭmo. Male ritmo kaj artikulacio ofte estas indikataj tre precizaj. Al tio precipe servas etaj literoj (Litterae significativae), kiuj ekzemple donas pli ekzaktajn indikojn pri dinamiko, tempo kaj ankaŭ melodidirekto. Al la plej gravaj kolektoj de liturgiaj tekstoj kun neŭmoj tiaspecaj ekz. apartenas la sanktgala Codex Sangallensis 359 kaj Codex Laon 239 skribita en lorenaj neŭmoj. (Vd. figuroj en la superrigardo dekstre)

Diastemaj neŭmoj faras la melodimovon videbla laŭintervale. Interpretaj demandoj plejparte malpli aŭ tute ne estas klarigeblaj el la notacio. Tempo kaj ritmo estas tekstodependaj kaj same kiel la absoluta tonalto ne estis klare notataj. Al ĉi tiu tipo apartenas ĉiuj notacioj, kiuj orientiĝas ĉe linioj, senkolore engratitaj („a punta secca") aŭ nigraj resp. koloraj seninterrompaj linioj.[29] (Vd. figuroj en la superrigardo dekstre)

Guido de Arezzo († 1050) metis neŭmosignoj sur kvar liniojn en tercia distanco. la F-linio komence estis ruĝa, la c-linio flava kolorita. Per tio li kreis la bazon por la hufonajlo-notacio[30] kaj la mezepoka kvadratonotacio, kiun oni uzas ankaŭ en novepokaj eldonaĵoj, ekz. Graduale Romanum. (Vd. figuroj en la superrigardo dekstre)

En Graduale Triplex de 1979 oni kompletigis la diasteman kvadratonotacion per maldiastemaj neŭmoj el antikvaj manskribaĵoj, kio kaptas same la tonaltojn kiel ankaŭ la fajnaĵojn de dinamiko, tempo kaj esprimo.

Akcento- aŭ linioneŭmoj kaj punktneŭmoj redakti

Akcento- aŭ linioneŭmoj prezentas la melodion plejparte per apartaj, plejparte oblikvaj kurvolinioj (ligaturoj). Ĉiu tiaspeca ligaturo estas alordigita al karakteriza mallonga tonsinsekvo. Aparte matura montriĝas ĉi tiu praktiko en la sanktgalaj neŭmoj. (Vd. figurojn en la superrigardo dekstre)

Punktneŭmoj tamen prezentas la melodipason per punktaj signoj por unuopaj tonoj, ekz. ĉe akvitanaj neŭmoj, bretonaj neŭmoj kaj lorenaj neŭmoj. (Vd. figurojn en la superrigardo dekstre)

La plej multaj regionaj neŭmofamilioj unuigas punkto- kaj akcentoneŭmojn.[31]

Maldiastemaj neŭmoj kun liternotacio redakti

Apartan pozicion tenas Kodekso H. 159 de Montpellier el la 11-a jarcento, ĉar ĝi instrucele ligas maldiastemajn neŭmojn kun liternotacio. (Vd. figurojn en la superrigardo dekstre)

Helpe de ĉi tiu manskribaĵo por la benediktanoj el Abatejo Sankta-Petro de Solesmes en Francio fariĝis eble, ekzakte kaj fidele rekonstrui la gregorian ĉanton rilate la relativajn tonaltojn. Ĉi tiuj komprenoj en 1883 sekvigis la ekeston de Liber Gradualis, eldonita de Dom Joseph Pothier.[32]

Neŭmosignadoj kaj nomoj redakti

 
Unu el la plej fruaj versioj de Tabula brevis, neŭmotabelo verkita en heksametroj, 12-a jarcento

Oni diferencas inter unutonaj neŭmoj, Gruptononeŭmoj kaj plurgrupaj neŭmoj. Ĉiuj unutonaj neŭmoj kaj preskaŭ ĉiuj duoblotonaj neŭmoj kaj trioblotonaj neŭmoj havas proprajn nomojn. Pli longaj neumoj estas ĉirkaŭskribataj.

La plej frua mencio de neŭmonomoj troviĝas ĉ. 1100 ĉe Johannes Affligemensis.[33][34] Unuaj listoj instrucele kompilitaj kun neŭmonomoj devenas el la dua duono de la 12-a jarcento. Pluaj sekvis ĝis en la 15-a jarcento.[35][36][37][38] Kelkaj el la nun kutimaj neŭmonomoj nur eekestis en la 19-a kaj 20-a jarcentoj.[39]

Bazaj neŭmoj redakti

La nomoj de la bazaj neŭmoj estis elektataj tiel, ke ili priskibs la formon de la neŭmoj.[34]

Por la ĉisekva tabelo oni prenis por ĉiu baza neŭmo pokaze unu el pluraj skribmanieroj de la sanktgalaj neŭmoj.[40] La nomoj en ĉi tiu tabelo devenas el la plej fruaj neŭmolistoj.[41] La unua kolumno prezentas la neumojn, la dua la neŭmonomojn, la tria la signifo de la nomoj kaj la kvara (germanlingve) la realigon. Ne enigita en la prezentaĵon estis la ofte ekzistanta, sed nur pli malfrue nomata tractulus. Punctum – foje ankaŭ nomata Punctus – tamen aperas en ĉiuj antikvaj tabeloj. En Sankt-Galo oni uzis ĝin tre malofte kiel unutona neŭmo, tamen tre ofte en kumetitaj neŭmoj kiel ekz. climacus kaj scandicus.

 

Per aldonado de atributoj oni povas nomi alternajn skribmanierojn aŭ variaĵojn kiel ekz. ĉe porrectus flexus kaj torculus resupinus.[42]

Ornamaj neŭmoj redakti

Ornamaj neŭmoj estas neŭmoj, kiuj simbolas apartajn kantpraktikojn aŭ melodiŝablonojn.[43] Al tiuj apartenas bi– kaj tristropha, bi– kaj trivirga, trigon, oriscus, virga strata, pressus major, pressus minor, pes stratus, pes quassus, salicus kaj quilisma.[44]

La realigo de kvilismo estas necerta. Ofte ĝi okazas lige kun pesvirga, ekz. en Cantatorium de Sankt-Galo (eltondaĵo el la figuro dekstre-supre):  

La eksona ondoformo verŝajne simbolu tonglitadon aŭ iaspecan tremsonon. Ĝi evidente estas identa kun la kantmaniero nomata tremula en fruaj fontoj. Aribo skribis en De musica (inter 1069 kaj 1078): „Tremula est neuma quam gradatam vel quilisma dicimus […] " („Tremula estas la neuma, kiun ni nomas gradigita aŭ kvilismo […]").[45][46][47]

Likveskaj neŭmoj redakti

Likveskaĵon oni uzas ĉe certaj literosinsekvoj de la kantenda teksto. Ĝi certigu, ke la melodifluo ĉe konsonantoj sekvantaj unu la alian aŭ diftongoj ne estu interrompata kaj la teksto tamen estu klare artikulata.[48] En la neŭmomanskribaĵoj la streko ĉe la fino de la koncernataj grupneŭmoj kutime estas prezentataj mallongigite aŭ kurbigite. Al tiuj apartenas cephalicus, epiphonus kaj ancus.[49][50]

Kromsignoj kaj neŭmoseparado redakti

Episemo indikas dilatadon de la markita tono.

Litterae significativae, ankaŭ nomataj „Romanus-literoj", estas kromliteroj por la interpretado de neŭmoj. Notker Balbulus († 912) kiel unua fiksis kaj klarigis ilin en instruletero.[51] Ili koncernas plejparte dinamikon, tempon, voĉsonon kaj melodidirekton. La ekzemploj sanktgalaj en la figuro dekstre-supre kaj en la superrigardo entenas kelkaj ofte uzatajn Romanus-literojn, nome t por tenere („teni"), m por mediocriter („iomete, modere"), c por celeriter („rapide, vigle") kaj s por sursum („supren").

Krom episemo kaj kelkaj litterae significativae ankaŭ neŭmseparado povas krei ritman diferencigon. Je tio fakte atendenda plurtona neŭmo estas separata tiel en pli etajn neŭmojn, ke per tio ritma komponanto, ne fiksita per ĉi tiu neŭmo, estas notebla.[52] Per tiu ĉi maniero tritona ekz. torculus estas separata en unutona virga – ofte ankoraŭ ekipita per episemo – kaj dutona clivis, kio indikas dilatadon de la unua tono.[53]

Neŭmoj en plurvoĉa muziko redakti

 
Sekvencmelodioj Planctus Cigni, duvoĉa organumo kun organumvoĉo (maldekstre) kaj kanto (dekstre) el la Winchester-troparo ĉ. 1050

En la monaĥejo Winchester en 1050 ekestis troparo-sekvencaro („Winchester-troparo") laŭ ŝablono skribita ĉ. 980. Ĝi entenas duvoĉajn organumojn notitajn per maldiastemaj neŭmoj. La sentekstaj organumvoĉoj kaj la tekstigitaj kanto-voĉoj estis aparte notitaj. Ne por ĉiu organumvoĉo troviĝas kanto-voĉo.[54]

De la sekvenco Planctus Cigni (cignoplendo), supozeble devena el la neeklezia sfero, ambaŭ voĉoj ekzistas. La skribisto notis en la organumvoĉon la ordigajn literojn d kaj x por la orientiĝo de la kantisto. Ĉi tiun organumon oni povis kanti nur, se la kantistoj jam konis ambaŭ voĉojn. Rekonstruado de la organumo pro tio nuntempe ne povas sukcesi .[54]

La maldiastemaj neŭmoj atingis ĉe plurvoĉaj komponaĵoj la limojn de praktikebleco. La paŝo al diastemaj notacioj kaj plue al liniigita modalnotacio, kiu krom la tonalto ankaŭ fiksis la tondaŭron, estis evidenta.[55]

Referencoj redakti

  1. Nancy Phillips, Darmstadt 2000, S. 349, Neŭmoj ĉe la tekstrando ĉe Bruno Stäblein, Lepsiko 1975, Abb. 60.vd. ankaŭ Dosiero:Notker neumes.jpg
  2. Max Haas: IV. Neumen en Die Musik in Geschichte und Gegenwart. Zweite, neubearbeitete Auflage, Sachteil 7, Kassel et altera 1997, Spalte 296
  3. Nancy Phillips, Darmstadt 2000, S. 351
  4. Hugo von Sankt Viktor: „Pneuma, quod alias Jubilum dicitur […]" („Pneŭmo, kiun oni alimaniere ankaŭ nomas jubilo […]"), citita ĉe Heinrich Bellermann: Der Kontrapunkt: Mit zahlreichen Notenbeispielen und fünf Tafeln, Reprint Olms 2001, piednotoj S. 49; tie ankaŭ pluaj difinoj de Johannes Tinctoris kaj Franchinus Gaffurius
  5. 5,0 5,1 Nancy Phillips, Darmstadt 2000, S. 506–509
  6. Cambridge, Fitzwilliam Museum, Inv.Nr. M 12-1904. Arkivita el la originalo je 2012-02-12. Alirita 2009-06-22.
  7. Therese Bruggisser: Musik im liturgischen Buch. en Michael Scholz kaj Adrian Mettauer: Buchkultur imMittelalter. Berlin 2005, S. 19
  8. Cod. Lat. Palat. 235. Vd. ankaŭ Peter Wagner: Neumenkunde. 2. Aufl., Leipzig 1912, S. 355
  9. Tre diferencigitan suprrigardon kun priskribo de la teorioj kaj la proo kaj kontraŭo de la plej gravaj sciencistoj donas Nancy Phillips, Darmstadt 2000, S.505–526
  10. Max Haas, Kassel et altera 1997, Spalte 314
  11. Byzantinische ekphonetische Zeichen über dem Text, spätes 10. Jahrhundert
  12. Codex von Aleppo Arkivigite je 2009-04-30 per la retarkivo Wayback Machine samkiel Codex von Aleppo
  13. Nancy Phillips, Darmstadt 2000, S. 510–516
  14. Solange Corbin, Köln 1977, S. 3.12–3.16
  15. 15,0 15,1 Max Haas, Kassel et altera 1997, Spalte 311ff
  16. Nancy Phillips, Darmstadt 2000, S. 516–522
  17. Solange Corbin, Köln 1977, S. 3.16–3.21
  18. Nancy Phillips, Darmstadt 2000, S. 523–526
  19. Nancy Phillips, Darmstadt 2000, S. 433
  20. Nancy Phillips, Darmstadt 2000, S. 347 u. 431f
  21. Ewald Jammers, Tutzing 1965, S. 78f
  22. Nancy Phillips, Darmstadt 2000, S. 348f
  23. Max Haas, Kassel et altera 1997, Spalte 303
  24. Cod. Sang. 615, Faksimile S. 141ff
  25. Eccardus (Sangallensis): St. Galler Klostergeschichten/Ekkehard IV.. Tradukite de F. Haefele, 3. unveränd. Aufl., Darmstadt 1991 ISBN 3-534-01417-0 Eltiraĵo kaj germana traduko enreta
  26. Max Haas, Kassel et altera 1997, Spalte 314f
  27. Nancy Phillips, Darmstadt 2000, S. 353 u. 362–367
  28. Nancy Phillips, Darmstadt 2000, S. 536–539
  29. Tu es Deus el la 12jarcento, legu pri tio "Sommaire de la pièce" kaj " Commentaires" Arkivigite je 2006-11-25 per la retarkivo Wayback Machine, komp. kun la notacioj sur la superrigardo dekstre supre
  30. hufonajlo-notacio (14-a jarcento). Arkivita el la originalo je 2007-07-11. Alirita 2009-06-22.
  31. Nancy Phillips, Darmstadt 2000, S. 425f
  32. Nancy Phillips, Darmstadt 2000, S. 468ff, 565–572
  33. „Hic sit per virgas, clines, quilismata, puncta, podatos, caeterasque […] " en Johannes Aflligemensis: De musica cum tonario
  34. 34,0 34,1 Nancy Phillips, Darmstadt 2000, S. 369
  35. Listo de manskribaĵoj entenantaj la memorverson Epiphonus … (11-a ĝis 15-a jarcentoj) Vd. pri tio ankaŭ: Michael Bernhard: Die Überlieferung der Neumennamen im lateinischen Mittelalter. En Michael Bernhard (Hrsg.): Quellen und Studien zur Musiktheorie des Mittelalters. Band 2 München 1997, S. 13–91
  36. Nancy Phillips, Darmstadt 2000, S. 368
  37. Max Haas, Kassel et altera 1997, Spalte 301f
  38. Neŭmentabulo el la lepsika kodekso de Berno/Paulin 1492 fol. 98b (12-a jarcento) el Hugo Riemann: Studien zur Geschichte der Notenschrift Lepsiko 1878
  39. Nancy Phillips, Darmstadt 2000, S. 352 u. 358
  40. Ĉiuj neŭmofamilioj estas identigataj, nomataj kaj priparolataj sur faksimiloj: Neumentafeln. Tutzing 1965 – Vd. pri tio ankaŭ Bruno Stäblein: Schriftbild der einstimmigen Musik. Leipzig 1975
  41. Solange Corbin, Köln 1977, S. 3.5f
  42. Nancy Phillips, Darmstadt 2000, S. 377
  43. Solange Corbin, Köln 1977, S. 3.8
  44. Nancy Phillips, Darmstadt 2000, S. 377f
  45. neuma jen laŭ la senco de melodiero
  46. Aribos De musica
  47. Nancy Phillips, Darmstadt 2000, S. 384f
  48. Solange Corbin, Köln 1977, S. 3.183ff
  49. Solange Corbin, Köln 1977, S. 3.6f
  50. Nancy Phillips, Darmstadt 2000, S. 385ff
  51. Letero de Notker al Lantpertus
  52. Solange Corbin, Köln 1977, S. 3.205ff
  53. Nancy Phillips, Darmstadt 2000, S. 365
  54. 54,0 54,1 Hartmut Möller u. Rudolph Stephan (Hrsg.): Die Musik des Mittelalters. Laaber 1991, S.84–86
  55. Siehe Bild:Perotin - Alleluia nativitas.jpg

Literaturo redakti

  • Michael Bernhard (Hrsg.): Quellen und Studien zur Musiktheorie des Mittelalters. München 1990–2001
  • Eugène Cardine: Gregorianische Semiologie. La Froidfontaine, Solesmes 2003, ISBN 2-85274-049-4
  • Solange Corbin: Die Neumen. (Palaeographie der Musik. Bd. 1, Fasz. 3), Köln 1977 ISBN 3-87252-065-2
  • Constantin Floros: Universale Neumenkunde, Band 1 bis 3. Kassel 1970
  • Ewald Jammers: Tafeln zur Neumenschrift. Tutzing 1965
  • Nancy Phillips: Notationen und Notationslehren von Boethius bis zum 12. Jahrhundert. In Michel Huglo, Charles M. Atkinson, Christian Meyer, Karlheinz Schlager, Nancy Phillips: Die Lehre vom einstimmigen liturgischen Gesang. Darmstadt 2000 ISBN 3-534-01204-6
  • Bruno Stäblein: Schriftbild der einstimmigen Musik. Leipzig 1975

Eksteraj ligiloj redakti