Edward "Ned" KELLY (naskiĝis la 3-an de junio 1855, mortis la 11-an de novembro 1880) estis aŭstralia vojrabisto, bandogvidanto, kaj eksterleĝulo, kiu estas konsiderita la lasta kaj plej fama el la aŭstraliaj vojrabistoj (en). Li estas la plej fama vojrabistoj de Aŭstralio kaj estas konsiderata nacia heroo de Aŭstralio. Interalie, Kelly estis konata kiel tiu kiu portis memfaritan feran kirason (pafkugla rezista veŝto) dum sia lasta ĉasado kontraŭ la policanoj.

Ned Kelly
Persona informo
Naskonomo Edward Kelly
Naskiĝo 30-an de novembro 1854 (1854-11-30)
en Beveridge, Kolonio Viktorio,  Brita imperio
Morto 11-an de novembro 1880 (1880-11-11) (25-jaraĝa)
en Old Melbourne Gaol, Kolonio Viktorio,  Brita imperio
Mortokialo pendumo
Tombo Greta Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro John "Red" Kelly
Patrino Ellen Kelly
Frat(in)oj Dan Kelly • Kate Kelly
Okupo
Okupo bushranger • verkisto
vdr

Vivo redakti

 
La familihejmo de juna Kelly, konstruita de lia patro en Beveridge (Viktorio) en 1859

Ned estis naskita en Viktorio kiel la tria infano el ok gefratoj al irlanda paro. Lia patro estis akuzita je ŝtelo de porkoj por nutri sian familion, kaj pro tio li estis kondamnita al ses monatoj en malliberejo, kaj li mortis kiam Ned jam havis 12 jarojn, kio igis lin la plej aĝulo kaj la familiestro, kiu estis postulata por helpi sian patrinon.

Li estis posteulo de irlandaj katolikoj kiuj estis ekspeditaj al Aŭstralio kiel kondamnitoj jardekojn pli frue. Kiel lerneja infano, li riskis sian vivon por savi knabon de dronado kaj estis rekompencita kun skarpo, kiun li ankaŭ portis sub sia kiraso dum sia fina interpafado kun la polico.

Ned Kelly ribelis kontraŭ la polico jam kiel juna viro. Al li estis ofertita esti metilernado kiel masonisto, sed malakceptis tion. Efektive, li kreskis en klimato de konstanta ĉikanado de la polico, kaj li jam estis juĝita pro ĉevalŝtelo en la aĝo de dek ses. Post pafado de du policistoj, verŝajne provante defendi sian fratinon, Kelly estis deklarita eksterleĝulo. Kune kun lia frato Dan Kelly kaj du amikoj, li formis banditbandon kiu iris ĉirkaŭe prirabante bankojn.

 
Scenoj de la rabo ĉe Euroa, Viktorio
 
La kiraso de Ned Kelly kun totalo de 18 kuglotruoj, ekspoziciita ĉe la Ŝtata Biblioteko de Viktorio.
 
Proklamo de Guberniestro George Bowen deklaranta Ned kaj Dan Kelly eksterleĝuloj [1]

Kun la paso de la tempo, Ned Kelly iĝis ĉiam pli aŭdaca kaj je unu tempo eĉ prenis tutan urbeton ostaĝon. En junio 1880, fina perforta konfrontiĝo kun la polico okazis ĉe la nun legenda Glenrowan Inn. Kiam Kelly estis kaptita, li estis vestita en memfarita metala kiraso kaj kasko. Kun pafvundoj al la gambo, Kelly povus esti arestita nur por esti ekzekutita per pendumo nur kelkajn monatojn poste. Dum la aresto, Ned Kelly laŭdire portis sian faman memfaritan kirason. En proceso, li estis kondamnita kaj pendumigita pro pluraj murdoj ĉe Melburna Gaolo en 1880. Liaj lastaj vortoj famiĝis tra la tuta lando: "Nu, mi supozas, ke ĝi alvenis al ĉi tio... Tia estas la vivo." (angle „Ah well, I suppose it has come to this ... Such is Life“)

Ned Kelly estis entombigita en amastombo kaj poste liaj restaĵoj estis translokigitaj al alia amastombo. La restaĵoj estis elfosita en 2009, kaj en 2011, la plej multaj partoj de la skeleto povus esti identigitaj danke al DNA-testoj kiuj estis komparitaj kun moderna parenco. Kelly postlasis du filojn kaj filinon.

Ned Kelly en la kulturo redakti

Lia aŭdaca konduto igis lin ikoneca figuro en aŭstralia historio, popolvivo, literaturo, arto kaj filmo [2][3][4].

 
La mortmasko de Ned Kelly

La Muzeuo Ned Kelly estis starigita en unu el liaj malliberejoj, kie multaj el liaj armiloj kaj ĉiutagaj objektoj estas ekspoziciitaj.

Pluraj filmoj estis faritaj pri la vivo de Ned Kelly.

  • The Story of the Kelly Gang, de 1906
  • Ned Kelly, ĉefroligante Mick Jagger
  • Reckless Kelly, de 1993
  • Ned Kelly, ĉefroligante Heath Ledger
  • Vera Historio de la Kelly Gang (2019)

Artisto Sidney Nolan estas konata pro serio de pentraĵoj prezentantaj Ned Kelly.

En la albumo Man in Black, Johnny Cash prezentas mem-komponitan kanton nomitan Ned Kelly.

Referencoj redakti

  1. (2005) “Outlawry in Colonial Australia, the Felons Apprehension Acts 1865–1899”, ANZLH e-Journal 25, p. 80–93. 
  2. Serle, Geoffrey. (1971) The Rush to Be Rich: A History of the Colony of Victoria 1883–1889. Melbourne University Press. ISBN 978-0-522-84009-4.
  3. Brear, Bea (9 April 2003). "Ned Kelly: freedom fighter or villain?" Arkivigite je 2013-12-24 per la retarkivo Wayback Machine, Green Left Weekly. Retrieved 23 December 2013.
  4. Flanagan, Martin (30 March 2013). "Rebels who knew the end was coming, but stood up anyway" Arkivigite je 2013-05-20 per la retarkivo Wayback Machine, The Age. Retrieved 13 July 2015.

Eksteraj ligiloj redakti