Reĝo Neferhotep la 1-a (regotempo -1696--1686) estis egiptia faraono de la 13-a dinastio de Egiptio.

Neferhotep la 1-a

Statuo en la Muzeo de Bolonjo
Tempo de regado -1696--1686
Naskonomo Neferhotep
(‘Bela kaj pacema’)
Trona nomo Khasekhemre
(‘la forto de Reo aperas’)
Nomo de Horuso
G5
Geregtawy
Ora Horuso Menmerut
Patro Haankhef
Patrino Kemi
vdr

Neferhotep la 1-a venis el militista familio. Lia avo, Nehy, portis la titolon ‘oficiro de la urba regimento’. Nehy geedziĝis kun virino Senebtysy. Ilia sola filo estis Haankhef, kiu edzinigis Kemi-on. Ili estas gepatroj de Neferhotep la 1-a. Lia edzino estis Senebsen.

Li regis 11 jarojn, lin posteulis lia frato Sobekhotep la 4-a, kiu estis la plej grava reganto de la 13-a dinastio.

Kelkaj esploristoj de la Biblio supozas, ke la la judoj forlasis Egiption dum lia regado. Oni trovis nek lian mumion, nek lian tombon. En 2005 francaj arkeologoj trovis novan statuon pri li ĉe Tebo, ĉe la obelisko de reĝino Hatŝepsut (-1504-1484), parte dum ĝi.