Nefinkonstruita templo en Panenský Týnec
Nefinkonstruita templo de Virgulino Maria estas nefinkonstruita kulmine gotika konstruaĵo kun finita baroka sonorilturo en Panenský Týnec, kies fondon inicis verŝajne en la jaro 1316 Plichta ze Žerotína, sed post incendio de la najbara monaĥejo el la jaro 1382 la konstruaĵo devis esti laŭ reguligitaj planoj denove konstruita. Ĝi estis intencata en koncepto de trinava dutura monaĥeja preĝejo, ĝis hodiaŭ konserviĝis sole antaŭaltaro, kaj tri volbaj kampoj de trinavejo kun portalo. La nekoncepta sonorilturo devenas el pli malfrua tempo. La templo estas konsisto de komplekso, kiu estas endanĝerigita nemovebla kultura memorindaĵo.
Nefinkonstruita templo de Virgulino Maria | |
ĉeĥe: Nedostavěný chrám Panny Marie | |
katedralo | |
Antaŭaltaro de la templo
| |
Oficiala nomo: Nefinkonstruita templo de Virgulino Maria | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Louny |
Municipo | Panenský Týnec |
Historia regiono | Bohemio |
Situo | Nefinkonstruita templo de Virgulino Maria |
- koordinatoj | 50° 17′ 46″ N 13° 55′ 00″ O / 50.29611 °N, 13.91667 °O (mapo) |
Longo | 21 m |
Larĝo | 9 m |
Alteco | pli ol 20 m |
Stilo | gotika |
Konstruado | 14-a jarcento |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Uzado | ripozo, turismo, nuptaj ceremonioj |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Nuntempa uzo
redaktiLaŭ iuj psiĥotronikistoj la templo estas konstruita sur forta zono kun pozitiva energio. Eĉ tial ĝi estas la plej konata memorindaĵo en la urbeto kaj ĉiujare vizitas ĝin centoj da homoj, ŝatata ĝi estas ankaŭ kiel loko de nuptaj ceremonioj.
Pluaj fotoj
redakti-
Enirejo en la monaĥejon
-
Kolonaro de la templo
-
Vido en la templon
-
Baroka sonorilturo