Nemesnádudvar (nemeŝnAdudvar), germane Nadwar estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Baja. La loknomo signifas: nobelo-kano-korto.

Vilaĝdomo

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Nemesnádudvar situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Kecskemét-Baja. La lasta troviĝas 22 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1432 en formo Nádudvar. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En la 18-a jarcento alvenis serboj kaj slovakoj, baldaŭe germanoj kaj hungaroj. En 1947 la germanoj estis deportitaj, alvenis rifuĝintaj hungaroj el Jugoslavio kaj Ĉeĥoslovakio. La vilaĝo apartenas al vinregiono de Hajós-Vaskút. Krom la vinkulturo la loĝantoj okupiĝas pri produktadoj de lignaĵoj.

 
Kulturdomo

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En Nemesnádudvar naskiĝis Katalin Hollósy (grafikisto).

Ĝemelkomunumoj redakti

Komunumoj pri udvar (= korto) en Hungara reĝlando redakti

Balatonudvari Bánudvard Bárdudvarnok Kisudvarnok Méhészudvarnok Nagyudvarnok
Nádudvar Nemesnádudvar Pécsudvard Sárrétudvari Somogyudvarhely Sopronudvard
Szécsudvar Székelyudvarhely Szőllősudvarnok Torontáludvar Udvar Udvard
Udvarfalva Udvari Udvarnok Udvarszállás Újudvar