Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Neologisme estas debuta originale esperantlingva romano de Lorjak (pseŭdonimo de Jacques-Louis Mahé). Ĝi aperis en 1975 ĉe suoma eldonejo Fondumo Esperanto, Helsinko.

Neologisme
Neologisme
Neologisme
Aŭtoro Lorjak
Eldonjaro 1975
Urbo Helsinko
Eldoninto Fondumo Esperanto
Paĝoj 88
ISBN 9519005358
vdr

Recenzoj redakti

 
 Ie en la mondo ekzistas stranga lando. Ne temas pri "Esperantujo", sed pri lando, kie kaj prosperas firmaoj, kiuj okupiĝas pri enporto kaj elporto de neologismoj. En unu el tiuj firmaoj la direktantaro iĝas iom post iom timema, ĉar ŝajnas (laŭ rondiranta interna onidiro), ke iu aparte belforma sekretariino tatuis sur sian postaĵon, mokocele, la nomojn de siaj estroj. Nature, neniu kuraĝas ŝin rekte akuzi, kaj eĉ malpli vidkontroli la onidiraĵojn. tial oni proponas al juna dungito, avida leganto de krim-romanoj, ke li iĝu detektivo en la servo de la firmo, kaj finfine povu klarigi la tutan aferon. La junulo estas ja naiva, sed ne tro, kaj li malkovras, ke malantaŭ tiu onidiraĵo kaŝiĝas grava afero koncernanta firmo-spionadon, (jes, ja, en tiu feliĉa lando ekzistas ne nur ekonomia spionado, sed ankaŭ prineologisma spionado!). Kaj li ankaŭ malkovras, ke la suspektatino fakte estas senkulpa. Malgraŭ tio, ŝi estas punata, sed tiam ŝi venĝas sin en ... tre vidagrabla maniero.
Temas evidente pri romaneto agrabla, sed sen literatura pretendo. La tuta framo estas sprite konstruita, kaj ĝin subtenas lingvo akurata kaj tre viveca. Oni diras ke kelkaj rolantoj estas fakte iuj "famaj" Esperantistoj. Tio povas esti, sed mi opinias, ke ekzistas malantaŭ tiu fakto neniu satira intenco : efektive, ĉiu rolanto, kvankam "simbolo" de iu Esperantisto bone konata, havas propran, apartan karakteron sendependan rilate la karakteron de la celata Esperantisto.
Lorjak estas je sia unua roman(et)o. De li, sur la kampo de amuza kaj senpretenda literaturo, oni povas multon atendi. Se vi volas agrable pasigi horon en kuneco de neverŝajnaj imagpersonoj, nepre aĉetu la libreton. 
— Tazio Carlevaro, Esperanto, 1977, 855 (), p. 52

Eksteraj ligiloj redakti