Neon Genesis Evangelion (mangao)

Tiu ĉi artikolo temas pri la mangao. Por la samnoma animeo vidu la paĝon Neon Genesis Evangelion

Neon Genesis Evangelion (japane: 新世紀エヴァンゲリオン [Ŝin Seiki Evangerion], laŭvorte: Evangelio de Nova Komenco) estas mangao de Sadamoto Joŝijuki, publikiginta komence en la magazino Shonen Ace kaj poste eldonita de Kadokaŭa Ŝoten kiel apartajn volumojn. Origine la mangao estis sendependa verko, sed poste komencis evolui sub influo de la samnoma anime-serio "Neon Genesis Evangelion", kiu antaŭiĝis la mangaon laŭ la scenaro. En la oktobro de 2012 jam 12 volumoj estas eldonitaj en tankobon-formato kaj plus la ĉapitroj de la sekvonta volumo estas publikigitaj.

Neon Genesis Evangelion
Originala titolo 新世紀エヴァンゲリオン
[Ŝin Seiki Evangerion]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro psiĥologia dramo, meĥao, sciencfikcio, apokalipsa fikcio
Por kiu ŝonen, sejnen
Mangao
Aŭtoro Sadamoto Joŝijuki
Publikiginto Kadokaŭa Ŝoten
Magazino Shōnen Ace (1995—2009)
Young Ace (2009—nun)
Aperdatoj februaro 1995 — nun
Volumoj 12 (la oktobron 2012)
vdr

La unua volumo estis eldonita antaŭ la samnoma anime-serio, tamen, la dua kaj komenco de la tria volumo estis publikigataj paralele kun la apero de la amine-serio. Aliaj volumoj estas kreitaj post la fino de la anime-serio, bazite sur ĝi. Seriozaj diferencoj de la animeo aperas en la volumo 11. La plej grava diferenco estas alia kaj detala klarigo de origino de la homaro kaj de la "Anĝeloj".

Aliaj mangaoj redakti

Vidu ankaŭ redakti