Neusiedl am See
Neusiedl am See - jen germane, prononco [NOJzi:dl am ZE:], hungare historie ankaŭ Nezsider [NEĵider] - estas komunumo kun urborajto en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la samnoma distrikto Neusiedl am See, kies distriktejo ĝi estas. Komence de la jaro 2023 en la komunumo vivis 8 948 loĝantoj sur areo de 57,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 156 loĝantoj/km².[1]
Neusiedl am See | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo de Aŭstrio • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj • katastra loĝloko de Aŭstrio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Aŭstrio | ||||
Fed. lando | Burgenlando | ||||
Distrikto | Distrikto Neusiedl am See | ||||
Adreso | Hauptplatz 1, 7100 Neusiedl am See | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 7100 | ||||
Aŭtokodo | ND | ||||
Telefonkodo | 02167 | ||||
Kodo laŭ OM | 10713 | ||||
Kodo laŭ NUTS | AT112 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Elisabeth Böhm (ekde 2017) (SPÖ) | ||||
Konsilantaro (2022) (25 membroj) | |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 8 235 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 144 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 57′ N, 16° 51′ O (mapo)47.94861111111116.843055555556Koordinatoj: 47° 57′ N, 16° 51′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 133 m [+] | ||||
Areo | 57,2 km² (5 720 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Neusiedl am See [+] | |||||
Situo redakti
La urbo situas sur ebenaĵo, ĉe bordo de la lago Neusiedler See (hungare Fertő), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Pamhagen-Bruck an der Leitha. La aŭtoŝoseo inter Vieno-Budapeŝto estas proksime.
Historio redakti
Laŭvice vivadis tie keltoj, avaroj kaj hungaroj. Komence la hungara nomo estis Fertőfőszombathely (=Fertő-kapo-Szombathely), la kapo prezentis tion, ke la loko estis ĉe kapo de la lago, la finaĵo signifis, ke en sabato estis foiro. Komence la setlejo apartenis al la hungara reĝo. En la 14-a jarcento la komunumo apartenis al Habsburgodevena hungara reĝino Agnesa havanta burgon. La alvenintaj aŭstroj nomumis la lokon Neusiedl (=nova kolonio), kiun la hungaroj mise prononcis "neĵider". Armeo de Francisko Rákóczi la 2-a okupis la komunumon en 1709. Ĝis 1921 Nezsider apartenis al Moson, al distrikto de Nezsider, kies distriktejo estis.
Vidindaĵoj redakti
Ĝemelurboj redakti
Konataj lokuloj redakti
- hungara ornitologo Titusz Csörgey (n. ĉi tie en 1875, m. 73-jaraĝa en 1961 en Tapolca)
- Benjamin Gedeon (n. en 2006), kantisto kaj kantaŭtoro, lernejano en la urba gimnazio