Niĝeria najro

La niĝeria najro - loke nomata "naira" - estas la nacia valuto de Niĝerio. Unu najro estas dividita je cent koboj (loke nomataj "kobo" singulare kaj plurale). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas NGN. Valuta simbolo estas la signo ₦, do majuskla N kun du horizontalaj strekoj. En oktobro 2021, la eNaira, la cifereca versio de la ŝtata valuto, estas oficiale lanĉita en Niĝerio.

Niĝeria najro
valuto
Ŝtato: Niĝerio
Subdivido: 100 koboj
Kodo laŭ ISO 4217: NGN
Mallongigo:
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 150,600 NGN

1 eŭro = 214,578 NGN (la 4-an de novembro 2010)

vdr

Eksteraj ligiloj redakti