Nicola ABBAGNANO estis itala filozofo de la ekzistadisma skolo kun originala pozicio, kiu havis gravan influon ankaŭ sur eŭropaj filozofioj de la 20a jarcento, kaj estas akademie juĝata la kreinto de Pozitiva Ekzistadismo. Li naskiĝis en Salerno (Suda Italio) en 1901 kaj forpasis en Milano en 1990.

Nicola Abbagnano
Persona informo
Nicola Abbagnano
Naskiĝo 15-an de julio 1901 (1901-07-15)
en Salerno
Morto 9-an de septembro 1990 (1990-09-09) (89-jaraĝa)
en Milano
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Napolo vd
Familio
Edz(in)o Marian Taylor Abbagnano vd
Profesio
Okupo filozofoverkisto • universitata instruisto vd
Laborkampo filozofio vd
Aktiva en Torino vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li magistriĝis pri filozofio en 1922 ĉe la universitato de Napolo, eklekciis dekomence en Liceo Umberto la 1-a de la kampania ĉefurbo, poste translokiĝis al Torino ĉe kies universitato kiel stata profesoro intruis historion de filozofio en diversaj fakultatoj. Ekde 1052 ĝis sia forpaso kundirektis, kun Norberto Bobbio, la revuon Rivista di filosofia. Inter la jaroj 1953 kaj 1962 li estis la inspiranto de la intelektula kaj filozofia grupo, al kiu partoprenis interalie Bobbio kaj Ludovico Geymonat, kaj kiu alprenis la nomon “itala novklerismo” nutriĝinta kaj malfermita al la precipaj filozofiaj tutmondaj movadoj: en ĝi ne mankas la kvalifiko de “laika” laŭ la senco de “marŝanta laŭracie sendepende de religiaj vidpunktoj”, (kio praktike estas ankaŭ la devizo de kelkaj kristanaj filozofoj).

Li interesiĝis ankaŭ pri politiko kaj plenumis asesoran oficon en Milano kaj kunlaboris en la kulturaj paĝoj de ĵurnaloj kaj revuoj. Li estis inter la iniciatintoj de la "Centro di Studi metodologici di Torino" (Centro de studoj pri metodologio).

Filozofia pensado redakti

Unu el la aspektoj plej profundaj de la filozofio de Abbagnano kaj de lia originala formo de ekzistadismo “pozitiva” (kiu lin distancigas el la penso de aliaj ekzistadistoj kiel Heidegger, Karl Jaspers kaj Sartre) estas la konscio pri la limoj de la homo, tio estas la konscio pri tio kion la filozofo, per teknika esprimo, difinis “la senfiniteco de la ekzisto”. Abbagnano, fakte, premisas ke la homo ne estas la esto, sed la serĉanto de la esto: “Homo serĉas ĉiukaze kontentigon, komplementon, stabilon, kiuj al li mankas, nome li serĉas la eston. Tia estas la karakterizo de la senfiniteco. Se li serĉas la eston li ĝin ne posedas, li ne estas la esto”. Kaj per tio li superas la Aktualismon de Giovanni Gentile. La esto, precizigas la filozofo per platonaj akcentoj, estas kompleteco, perfekteco, plena posedo de si mem, la esto sufiĉas al si mem kaj scias ĉion pri si: estas, do, saĝo, kaj perfekta saĝo. Kontraŭe, la ekzistadisma ekzisto estas senkompleteco. senperfekteco, senhaveco: tia homa ekzisto ne sufiĉas al si mem, ĝi ignoras sin mem; ĝi ne estas saĝo, sed aspiro al saĝo. (Oni vidu lian La struttura dell'esistenza”.)

Pro tio ke ĝi estas esenco de la ekzisto, la senfiniteco reprezentas kaj urĝas ankaŭ, laŭ la filozofo, ĝian normon, nome la principo al kiu li (la homo spertanta), rezignante al ĉiu speco de ekzistadisma pensvagado, devas senescepte sin teni. “Mi vidas – li asertis dum fama debato pri ekzistencialismo – en la homo senfinitecon (bezonon de kroma esto) kaj en la akcepto de la senfiniteco la unikan veran elekton”. Tenas pri senfiniteco kiu ne allasas negativajn aŭ skeptikajn (hodiaŭ oni dirus “neniismajn” aŭ “relativismajn”) kaptejojn ĉar en Abbagnano la limo (de la senfiniteco), intenca ne nur kiel io kio striktigas sed ankaŭ kiel io kio fondas, ne pesimisme suferita, sed estas kritike akceptita kaj metita ĉe la bazo de ĉiu ebla valoro de la ekzisto.

El tio lia ideo pri filozofio kiel “Hermeneŭtiko de la Senfiniteco” kaj lia senĉesa polemiko kontraŭ ĉiuj filozofioj je ”romantika” matrico (kiel Ideismo) kiuj iĝis senfina aŭ diigis la homon aŭ kiuj igis la sciencon, teknikon, progreson, socion perfektan, liberon ktp samtiomaj surogatoj de senfineco (aŭ dieco). Malsame ol la konkludoj Heidegger kaj de Jaspers, Abbagnano evidentigis la gravecon de la libero kaj de la senfiniteco kaj, do, de la nepreco de strebado por doni komplementon al mankoj de la esto spertata. (vidu “Possibilità e libertà (Eblo kaj libero).

Laŭlonge de la jaroj, tiu lucida konscio pri la limo kuniĝis – kiel jam en Norberto Bobbio – kun la konscio pri la lasta mistero de ĉio. Mistero kiu, fore de iu ajn solvo perita de la racio (laŭ la “aroganta” pretendo de iuj modernuloj) aŭ forigo el la homa horizonto (kiel laŭ iu senkritika kulturo) konstituas nesupremeblan konstaton de nia sperto pri la realo. Kaj estas ĝuste tia konscio pri la limo kaj mistero, kune kun la rezigno al ĉiu (iluzia) senfineco aŭ diigo de la homo, kiu fondas – laŭ la lasta Abbagnano la eblecon de senartifika renkonto inter dikredantoj kaj nedikredantoj. Kaj tio subŝirme de la “humilo de la penso” (aŭtora esprimo) kiu nepras en etiko de la dialogo kaj de la reciproka respekto.

Fine de lia pensada itinero, lia novklerismo, movado jam de komence kulture kaj politike diverspensula, kaj celanta ellaboradon de koncepto kaj uzo de la racio alternativaj kaj al la marksismo kaj al la filozofioj je katolika matrico, finiĝis por vere malkonstrui marksismon kaj pozitivismon kaj ideismon... kaj konstrui tezojn ne malproksimajn de la premisoj de kristanaj filozofioj, kvankam forajn el tiuj de Søren Kierkegaard kaj de ekzistadistoj je kristana matrico.

Difino kongrua pri lia filozofio valoras tiu de li mem forĝita: Pozitiva Ekzistadismo.

Bibliografio redakti

  • Le sorgenti irrazionali del pensiero, Napoli, 1923
  • Il problema dell'arte, Napoli, 1925
  • Il nuovo idealismo inglese e americano, Napoli, 1927
  • La filosofia di E. Meyerson e la logica dell'identità, Napoli-Città di Castello, 1929
  • Guglielmo di Ockham, Lanciano, 1931
  • La nozione del tempo secondo Aristotele, Lanciano, 1933
  • La fisica nuova. Fondamenti di una teoria della scienza, Napoli, 1934
  • Il principio della metafisica, Napoli, 1936
  • La struttura dell'esistenza, Torino, 1939
  • Introduzione all'esistenzialismo, Milano, 1942
  • Storia della filosofia (vol. I: Filosofia antica - Filosofia patristica - Filosofia scolastica), Torino, 1946
  • Filosofia religione scienza, Torino, 1947
  • L'esistenzialismo positivo, Torino, 1948
  • Storia della filosofia (vol. II: Filosofia moderna sino alla fine del secolo XVIII), Torino, 1948
  • Storia della filosofia (vol. III: Filosofia del romanticismo - Filosofia contemporanea), Torino, 1950
  • Possibilità e libertà, Torino, 1956
  • Dizionario di filosofia, Torino, 1961, 2 ed. riv. e accresciuta 1971
  • Per o contro l'uomo, Milano, 1968
  • Fra il tutto e il nulla, Milano, 1973
  • Questa pazza filosofia ovvero l'Io prigioniero, Milano, 1979
  • La saggezza della vita, Milano, 1985
  • La saggezza della filosofia. I problemi della nostra vita, Milano, 1987
  • Scritti esistenzialisti, a cura di B. Maiorca, Torino, 1988
  • Ricordi di un filosofo, a cura di Marcello Staglieno, Milano, 1990 ISBN 88-17-84011-4
  • Protagonisti e testi della filosofia, Milano, 1990
  • L'esercizio della libertà. Scritti scelti (1923-1988), a cura di B. Maiorca, ed. riv. agg. e integrata, Boni, Bologna, 1990
  • Esistenza e metafisica (1936-1962), a cura di B. Maiorca, Milella, Lecce, 1997
  • Scritti neoilluministici (1948-1965), a cura di B. Maiorca, introduzione di P. Rossi e C. A. Viano, UTET, Torino, 2001

Bibliografio kritika redakti

  • Norberto Bobbio, La filosofia dell'esistenza in Italia, en "Rivista di Filosofia", II, 1941
  • Luigi Pareyson, Il pensiero di Nicola Abbagnano e i suoi sviluppi recenti en Id., Esistenza e persona, Taylor, Torino, 1950
  • Antonio Aliotta, L'esistenzialismo positivo di N. Abbagnano, en Id., Critica dell'esistenzialismo, Perrella, Roma, 1951
  • Giorgio Giannini, L'esistenzialismo positivo di Nicola Abbagnano, Morcelliana, Brescia, 1956
  • Pietro Chiodi, L'esistenzialismo, Loescher, Torino, 1957
  • Franco Lombardi, L'esistenzialismo in Italia, en Id., La filosofia italiana negli ultimi cento anni, Arethusa, Asti, 1958
  • Antonio Santucci, Esistenzialismo e filosofia italiana, Bologna, Il Mulino, 1959, 2 ed. 1967
  • Norberto Bobbio, Discorso su Nicola Abbagnano, en N. Abbagnano, Scritti scelti (a cura di G. De Crescenzo e P. Laveglia), Taylor, Torino, 1967
  • Giuseppe Semerari, Il neoilluminismo filosofico italiano, en Id., Esperienze del pensiero moderno, Argalia, Urbino, 1969
  • Aa.Vv., La cultura filosofica italiana dal 1945 al 1980 nelle sue relazioni con altri campi del sapere, Guida, Napoli, 1988
  • Giuseppe Semerari, Genesi e formazione dell'esistenzialismo positivo, en Id., Novecento filosofico italiano, Guida, Napoli, 1988
  • Mirella Pasini, Daniele Rolando (zorge de), Il neoilluminismo italiano. Cronache di filosofia (1953-1962), Il Saggiatore, Milano, 1991
  • Nino Langiulli, Possibility, Necessity, and Existence. Abbagnano and His Predecessors, Temple University Press, Philadelphia, 1992
  • Giuseppe Cacciatore, Giuseppe Cantillo (zorge de), Una filosofia dell'uomo, Agpo de la kunveno memore pri N. Abbagnano (Salerno, novembre 1992), Comune di Salerno, 1995
  • Silvio Paolini Merlo, Consuntivo storico e filosofico sul "Centro di Studi Metodologici" di Torino (1940-1979), Pantograf (Cnr), Genova, 1998
  • Bruno Maiorca, Nicola Abbagnano, Seam, Roma, 1999, ISBN 88-8179-180-3
  • Bruno Miglio (a cura di), Nicola Abbagnano. Un itinerario filosofico, Agoj de la kunveno en jarcento de naskiĝdato de N. Abbagnano (Torino, ottobre 2001), Il Mulino, Bologna, 2002, ISBN 88-15-08886-5
  • Bruno Maiorca, Nicola Abbagnano. Esistenza, ricerca, saggezza, Ferv, Roma, 2003, ISBN 88-88187-15-4
  • Silvio Paolini Merlo, Abbagnano a Napoli. Gli anni della formazione e le radici dell'esistenzialismo positivo, Guida, Napoli, 2003, ISBN 88-7188-694-1
  • Carlo Augusto Viano, Stagioni filosofiche. La filosofia del Novecento fra Torino e l'Italia, Il Mulino, Bologna, 2007, ISBN 978-88-15-11625-3
  • Pietro Rossi, Avventure e disavventure della filosofia. Saggi sul pensiero italiano del Novecento, Il Mulino, Bologna, 2009, ISBN 978-88-15-13230-7
  • Giorgio Primerano, La prospettiva pedagogica di Nicola Abbagnano, Aracne Editrice, Roma, 2009, ISBN 978-88-548-2653-3
  • Silvio Paolini Merlo, L'esistenza come struttura. Il pensiero di Nicola Abbagnano e l'esistenzialismo, Editoriale Scientifica, Napoli, 2009, ISBN 978-88-6342-073-9
  • Silvio Paolini Merlo, Mito e ragione mitica. Corollari sull'estetica di Nicola Abbagnano, en Id., Estetica esistenziale. Ricerche sulla filosofia della musica e delle arti sceniche,

Mimesis, Milano, 2010, ISBN 978-88-575-0222-9

Eksteraj ligiloj redakti