Nigrakapa leŭkostikto

La Nigrakapa leŭkostikto (Leucosticte brandti) estas specio de birdoj de la familio de Fringedoj kaj genro de Leŭkostiktoj, kiuj estas grizaj, brunaj aŭ grizbrunaj birdoj kun rozkolorecaj areoj en subaj partoj aŭ flugiloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapa leŭkostikto
Nigrakapa leŭkostikto
Nigrakapa leŭkostikto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Leucosticte
Specio: 'L. brandti'
Leucosticte brandti
(Bonaparte, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Afganio, Butano, Ĉinio, Barato, Kazaĥio, Nepalo, Pakistano, Rusio, Taĝikio kaj Turkmenio. Ties natura habitato estas moderklimataj herbejoj, proksime de alpaj rokejoj kaj makisoj, klifoj kaj glaĉeroj (ofte super 3000 m), sed malsupreniras por manĝi al malaltaj altitudoj (suben ĝis 2600 m).

Tiu mezgranda birdo (18 cm longa) prezentas malmultan seksan duformismon ĉar maskloj kaj inoj estas preskaŭ similaj (maskloj pezas 26.0-33.5, dum inoj 27.0-31.0). Masklo en reprodukta plumaro havas nigrecajn frunton, vizaĝon kaj parton de krono (tiu nigreca kapo nomigas la specion laŭ la komuna nomo), dum nuko estas brunecgriza, kaj supra kolo kaj supra dorso estas verdecbrunaj. Dorso, pugo kaj supra vosto estas senmarke palgrizaj. Flugilplumoj estas brunecaj kun mallarĝa blanka bordo en eksteraj. Plej grandaj flugilkovriloj estas brunecaj. Pintoj de malgrandaj ŝultraj flugilkovriloj havas rozkolorecajn aŭ palruĝajn bordojn, foje tiuj rozkolorecaj bordoj estas ankaŭ en pugo. La vostoplumoj estas malhelbrunaj kun blankecaj bordoj en eksteraj. Subaj partoj estas palgrizaj, dum subvosto estas iom pli pala. Beko kaj kruroj estas malhelaj, preskaŭ nigraj. Okuloj estas brunaj.

Ĉe ino supraj kaj subaj partoj estas kutime pli palaj kaj pli grizaj ol brunaj, sed kelkaj inoj estas malhelaj, ne distingaj disde maskloj. Pintoj de malgrandaj ŝultraj flugilkovriloj estas heloranĝaj, kelkaj pintoj (foje nur iom videble) estas ankaŭ en pugo. Male al masklo beko de ino estas pala aŭ kun palaj partoj meze de la beko. En freŝa plumaro (aŭtune kaj vintre) plumoj de supraj partoj havas larĝajn sablokolorajn bordojn, kiuj kaŝas nigron en kapo. Vintre la beko estas pala kun malhela pinto kaj ĉe maskloj kaj ĉe inoj. Junuloj estas grizecaj supre kun pli palaj kaj grizaj subaj partoj.

La reproduktado okazas en tre altaj altitudoj: oni konstatis nestojn ĝis 3800-4050 m kaj komencas kiam abundas larvoj kaj insektoj; fino de junio okazas memmontrado kaj pariĝado. La nesto estas konstruita en rokfendo aŭ sub ŝtono, el musko, sekaj herboj kaj folioj kaj estas kovrita el haro kaj plumoj. Estas ovaroj de 3-4 ovoj fine de junio al komenco de julio. Eloviĝo okazas post 12 tagoj de kovado kaj la idoj estas manĝigataj el malgrandaj insektoj, larvoj kaj kelkaj freŝaj burĝonoj, fare de ambaŭ gepatroj, kiuj foje devas flugi longdistance ĝis kelkaj kilometroj (eĉ pli da 5 km). Elnestiĝo okazas komence de aŭgusto. Aŭtune kaj vintre tiuj leŭkostiktoj vivas en aroj de ĝis milo da birdoj.

Referencoj redakti