Nigrakapa lonĥuro

La Nigrakapa lonĥuro (Lonchura atricapilla) estas malgranda specio de paseroformaj birdoj. Ĝi estis iam konsiderata samspecia kun la tre proksima rilata Malaka lonĥuro, sed nune estas amplekse agnoskita kiel aparta specio. Tiu estrildedo estas loĝanta reproduktanta birdo en Bangladeŝo, Brunejo, Kamboĝo, Ĉinio, Barato, Indonezio, Laoso, Malajzio, Burmo, Nepalo, Filipinoj, Singapuro, Tajvano, Tajlando, Vjetnamo kaj Havajo. Ĝi estis enmetita ankaŭ en ĉiuj el la Grandaj Antiloj kaj Martiniko en Karibio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapa lonĥuro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Estrildedoj Estrildidae
Bonaparte 1850
Genro: Lonchura
Specio: Lonchura atricapilla
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo de plenkresuloj

Antaŭ 1995, ĝi estis la nacia birdo de Filipinoj,[1] kie ĝi estas konata kiel mayang pula ("ruĝa maja") pro sia brikruĝa makulo en la malsupra dorso kiu videblas nur dumfluge. Tio distingas ĝin el aliaj birdoj surloke nomita maya, notinde la ĉefe bruneca "mayang simbahan" (kampopasero)[2] kiu estas pli ofta en urbaj areoj.

Subspecioj redakti

La Nigrakapa lonĥuro havas kelkajn subspeciojn kiuj estas agnoskitaj, kiel:

  • Lonchura atricapilla atricapilla
  • Lonchura atricapilla rubroniger
  • Lonchura atricapilla sinensis
  • Lonchura atricapilla formosana
  • Lonchura atricapilla deignani
  • Lonchura atricapilla brunneiceps
  • Lonchura atricapilla jagori
  • Lonchura atricapilla selimbauensis
  • Lonchura atricapilla obscura
  • Lonchura atricapilla batakana

Referencoj redakti

  1. Kennedy, Robert. (21a de Septembro 2000) A Guide to the Birds of the Philippines. ISBN 0-19-854668-8.
  2. 10 Most Common Urban Birds (2a de Julio 2013).
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chestnut munia en la angla Vikipedio.