Nigraventra petrelo

La Nigraventra petrelo (Fregetta tropica) estas specio de marbirdo de la familio de Hidrobatedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigraventra petrelo
Nigraventra petrelo
Nigraventra petrelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Hidrobatedoj Hydrobatidae
Genro: Fregetta
Fregetta tropica
(Gould, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ĉe Ora Marbordo, SOr Kvinslando.

Ĝi troviĝas en Antarkto, Argentino, Aŭstralio, Buvet-Insulo, Brazilo, Ĉilio, Falklandoj, Franca Polinezio, Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj (Krozet-Insuloj kaj Kergelenoj), Madagaskaro, Mozambiko, Novzelando (Aŭklandoj), Omano, Peruo, Sankta Heleno, Sao-Tomeo kaj Principeo, Salomonoj, Sudafriko (Princ-Eduardaj Insuloj), Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj, Urugvajo, kaj Vanuatuo.

Ĝi estas malgranda petrelo 20 cm longa averaĝe kun flugiloj de 15,4 ĝis 18,3 cm kaj enverguro de 45 ĝis 36 cm. La pezo gamas el 43 al 63 g. La supraj partoj estas malhelbrunaj al nigrecaj kun tre markata kaj kontrasta blanka pugareo. La subaj partoj estas samkolore malhelaj kun blankaj areoj en ambaŭ ventroflankoj kaj interne de flugiloj. Ankaŭ la kruroj kaj la beko (fajnega kaj hokeca) estas malhelaj. La samgenra Blankaventra petrelo estas tre simila sed havas blankan, ne nur la ventroflankojn, sed ankaŭ la tutan ventron kaj eĉ plej suban bruston.

La ino demetas ununuran ovon kaj la reprodukta sezono okazas el decembro al februaro (sudhemisfera somero); la kovado daŭras 35 al 44 tagoj. Elnestiĝo okazas post pliaj 65 al 71 tagoj.

La tutmonda populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 500.000 individuoj.[1]

Referencoj redakti

  1. IUCN

Bibliografio redakti

  • Hadoram Shirihai: A Complete Guide to Antarctic Wildlife - The Birds and Marine Mammals of the Antarctic Continent and Southern Ocean, Alula Press, Degerby 2002, ISBN 951-98947-0-5
  • Robin kaj Anne Woods: Atlas of Breeding Birds of the Falkland Islands, Anthony Nelson, Shorpshire 1997, ISBN 0-904614-60-3

Eksteraj ligiloj redakti