Nigraventra brilsturno
(Alidirektita el Notopholia)
La Nigraventra brilsturno (Notopholia corrusca aŭ Lamprotornis corruscus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj. Ĝi troviĝas en Kenjo, Mozambiko, Somalio, Sudafriko, Tanzanio kaj Zimbabvo.
Nigraventra brilsturno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nigraventra brilsturno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Notopholia corrusca (Nordmann, 1835) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi estas tre rimarkinda birdo nigreca kun tre forta metaleca brilo iom pli verdeca en kolo kaj brusto kaj iom pli purpura en vizaĝo kaj ŝultroj. La irisoj estas flavecaj al ruĝaj kaj kontrastaj ĉe la nigra fono. La beko estas nigra kaj ties supra makzelo estas iom subenkurbeca. Ankaŭ la kruroj estas nigraj.
Referencoj redakti
- BirdLife International 2004. Lamprotornis corruscus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.