Nova Pazova
Nova Pazova, serbe Нова Пазова, hungare Újpazova estas grandega vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Stara Pazova. Nova, Нова kaj Új signifas: nova.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 24 km²
- Koordinatoj: 44°56′25″N 20°13'07″E
- Supermara alteco: 87 m
- Loĝantaro: 18214 en 2002
- Poŝtkodo: 22330
- Telefonprefikso: 22
- Aŭtokodo: ST
Geografio redakti
Nova Pazova situas laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Beogrado-Novi Sad.
Historio redakti
Ŝvaboj fondis Nova Pazova-n en en 1791, tiam apartenanta al Limgarda zono de Habsburgoj. Poste al Aŭstrio-Hungario, Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, fine al Serbio ĝi apartenis. En 1944 la germanoj rifuĝis. Poste diversaj popoloj venis precipe el suda Jugoslavio. Ĝis 1958 Nova Pazova estis municipo. En 2002 loĝis en Nova Pazova 17421 serboj (96 %), 102 jugoslavianoj, 94 kroatoj kaj aliaj.
Vidindaĵoj redakti
Vidu ankaŭ redakti
Fontoj redakti
- Hungara kaj serba Vikipedioj
- Mapo pri Nova Pazova
Notoj redakti
Spite la grandan loĝantaronombron Nova Pazova ne troviĝis sur la diverslingvaj urbolistoj dum la kreo de tiu ĉi artikolo, sekve ĝi estas vilaĝo.