Noveloj (Henryk Sienkiewicz)

eldonita en la serio "Internacia mondliteraturo", volumo: 16
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Noveloj [1] estas novelaro verkita de Henryk Sienkiewicz. El la pola tradukis ĝin Lidja Zamenhof. Ĝi 64-paĝe aperis en 1925 ĉe Ferdinand Hirt & Sohn en Lepsiko kiel volumo 16 de la serio "Internacia Mondliteraturo".

Noveloj
Noveloj
Noveloj
Aŭtoro Henryk Sienkiewicz
Eldonjaro 1925
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 64
vdr

Eldonkleriga Centro el Varsovio reeldonis la verkon en la jaro 1985.

Enhavo redakti

La kolekto konsistas el biografia noto pri Sienkiewicz verkita de Lidja Zamenhof kaj la noveloj[2]:

  • Lux in tenebris lucet
  • La maljuna servisto (Stary sługa)
  • Dioklo (Diokles)
  • Estu benita. Hinda legendo (Bądź błogosławiona. Legenda indyjska)
  • La anĝelo (Jamioł)

Recenzoj redakti

 
 Kvin noveletoj. Plej originalaj estas tiuj, kiuj priskribas polajn tipojn kaj morojn. Traduko tre komprenebla kaj vigla. 
— 1925, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 218
 
 Belegaj rakontoj majstre tradukitaj de la filino de l' Majstro. 
— 1925, Historio de Esperanto I, paĝo 335

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4276, paĝo 374
  2. Noveloj ĉe Vikifontaro

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti