Novi Itebej, serbe Нови Итебеј, hungare Magyarittabé [madjaritabE] aŭ Alsóittabé (=Suba-Ittabé) estas vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Ĵitiŝte.

Novi Itebej troviĝas en (verda) Municipo Ĵitiŝte en Serbio
Mapo pri municipo Ĵitiŝte
Preĝejo de Novi Itebej

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Novi Itebej situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, inter Bega kaj Kanalo Bega, proksime de la rumana landlimo. Srpski Itebej troviĝas nur 100 metrojn, Zrenjanin 37 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1219 laŭ tiama hungara ortografio "Withubu". Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon. Hungaroj rehomigis ĝin ekde 1786. Pro ĥolero vilaĝanoj mortis en 1831 kaj en 1849. La vilaĝo apartenis ĝis Traktato de Trianon al Hungara reĝlando, al Torontál, al distrikto de Párdány, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Novi Itebej 1315 homoj, (1077 hungaroj (82 %), 103 serboj, 54 ciganoj, 16 jugoslavianoj, 4 kroatoj, 3 germanoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti