Kanalo Bega estas navigebla kanalo inter Rumanio kaj Serbio en Banato.

La kanalo konstruiĝis dum regado de Habsburga Imperio, kies celo estis nuligi la marĉajn teritoriojn, havi akvovojon el Temeŝvaro al Danubo. La kanalo estas 114 km-ojn longa.

Ĝi konstruiĝis inter 1718-1723 inter Temeŝvaro kaj Bégafő (kie troviĝas la 4-a kluzo). La kanalo komenciĝas de Bega ĉe Temeŝvaro kaj denove enfluas al Bega ĉe Bégafő. Kun la kanalo ankaŭ la rivero restis, nur tiu serpentumas. La unua ŝipo en 1732 atingis Temeŝvaron el Pancsova.

Nun la plej grava haveno estas krom la supre menciitaj estas Zrenjanin. Pli gravaj lokoj: Utvin, Sânmihaiu Român (kun ponto kaj kluzo (la unua), Uivar (2-a kluzo), Otelec, Novi Itebej kun la 3-a kluzo, Begejci, Ĵitiŝte, Eĉka, Perlez kun la 5-a kluzo.