Novjara koncerto de la vienaj filharmonikistoj

La Novjara koncerto de la vienaj filharmonikistoj (en germana, Das Neujahrskonzert der Wiener Philharmoniker) de la Filharmonia Orkestro de Vieno estas koncerto kiu okazas ĉiujare en la mateno de la 1-a de januaro en la Granda Salono aŭ Ora Salono (Große Saal aŭ Goldener Saal) de la Musikverein de Vieno, Aŭstrio. Ĝi estas transmitita tutmonde por eventuala aŭskultantaro ĉirkaŭkalkulita en 1000 milionoj de personoj en 54 landoj. Ĉiujare la sama programo estas ludata ankaŭ la 30an de decembro ("ĝenerala trejnado") kaj la 31an de decembro kiel "Koncerto de Sankta Silvestro" (Sylvesterkonzert).

Domo de Musikverein, 2006, kie okazas la Novjara koncerto de la vienaj filharmonikistoj.

La muziko estas, plejparte, el la familio Strauss (Johann Strauß (patro), Johann Strauß (filo), Josef Strauss kaj Eduard Strauss).

La koncerto ĉiam finas per variaj aldonaĵoj post la ĉefa programo (kiuj ne estas inkluditaj en la programo). La muzikistoj tiam deziras kolektive feliĉan Novjaron (Prosit Neujahr), kaj finas per la valso de la Blua Danubo de Johann Strauss filo, sekvita de la Radecki-marŝo, de Johann Strauss patro. Dum tiu lasta verko, la aŭskultantaro plaŭdas ritme kaj la dirigento rigardas al ĝi por direktori ĝin, dum momentoj, anstataŭ la orkestron.