Oberstocken

komunumo de Svislando

Oberstocken estas komunumo de Kantono Berno en Svislando. Ĝis la 31-a de decembro 2009 ĝi apartenis al distrikto Suba Simme-Valo. Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Thun. Ĝi havis 284 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Oberstocken
Blazono de Oberstocken
Oberstocken
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Suba Simme-Valo
Koordinatoj  46° 42′ 0″ N 7° 33′ 0″ O / 46.70000 °N, 7.55000 °O / 46.70000; 7.55000 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 0″ N 7° 33′ 0″ O / 46.70000 °N, 7.55000 °O / 46.70000; 7.55000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 284
Areo 4,1 km²
Alteco 691 m super marnivelo
Poŝtkodo 3632
Komunumkodo 0765
Mapo de Oberstocken
vdr

Geografio redakti

Oberstocken situas en la tiel nomita Stocken-Valo, tra kiu ne fluas rivero. La plej malalta punkto de la komunumo troviĝas sur alteco de 672 m s.m. kaj la plej alta punkto sur la monto Stockhorn je alteco de 2190 m s.m.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Oberstocken limas en nordo al Höfen ĉe Thun, en oriento al Niederstocken, en sudo al Erlenbach en Simme-Valo, kaj kaj en okcidento al Pohlern.

Trafiko redakti

Oberstocken situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per buslinio al Thun.

Historio redakti

La unua skriba mencio de Oberstocken datiĝas el la jaro 1309 kiam oni menciis la kastelon en Stocken kun la vortoj "von der burg ze Stocken".

Eksteraj ligiloj redakti